26.9.16

sin-agresoj


sin-agresoj

mordi al si la langon, la suban lipon,
entranĉi akran denton en la molan karnon buŝan,
lange pansi la vundon, klaran sangon forleki.

frapi al si la kapon kaj la bruston
ripete per la pugnoj aŭtomataj,
rami per la kranio kontraŭ muron.

mensogi al si mem kaj al aliaj,
false afabli, farti kaj komplezi,
lezi sin per vanaj, venenaj ambicioj.

Iuj personoj mensogas...

Iuj personoj mensogas
vole, volonte, dole,
kadre de  manovro, de taktiko.

 
Aliaj kredas siajn proprajn mensogojn,
rigardas ilin veroj,
facil-anime forgesas kion ili tordis, falsis.

 
Mi ne scias, kiu tipo preferindas.
Ĉiu el la du enmasonis sin en prizonon
ene unikan, de ekstere nur pene distingeblan.

20.9.16

La merdulo absoluta (poemo)

"La merdulo absoluta"

Kiam en Castel Gandolfo
nuptis Sara kaj Francesco,
la bankedan gajon rompis
epizodo da grotesko.

Ulo kulpas, kiun mi
trovas nun, krom malagrabla
– funde fia kaj malklera,
intelekte senkapabla.

Mi ja povus preterverki
ĉi hontindan historion,
sed rakontos antaŭ ol li
elvomos falsan version.

Li vortoze mistifikas,
malhonestas manipule.
Mi preferas frazi klare,
maltabue, sencenzure.

Li kaj mi: du invititoj.
Li al mi saluton trudis.
Mi formale, apatie,
aŭtomate resalutis.

Poste, ĉe l' bankeda tablo
je distanco kelkpersona
ni sidis, ĝis li serpentis
al mi por truko fripona.

Ĉar mi sidis dum li staris
malantaŭ mi, seneskape
mi devis turni la kapon
por aŭdi lin diri pape:

"–Nekontesteble vi estas
nun E-poeto plej bona,
same mi literatura
kritikisto plej impona..."

(aŭ "kompetenta", laŭvorte).
Mi abrupte, tuj obĵetis,
kaj lian stultan parolon
plenkonteste mi forĵetis.

Ĉu li tion elfaŭkigis
por min kaĵoli? Por moki?
Ambaŭokaze la celo
estis ĝeni kaj provoki.

Mi diris ke mi deziras
kun li paroli neniom,
sed li, ke oni lin petis
redakti l' Antologion

(la Poezian, de kiu
li farus trian eldonon
aŭ suplementon), kaj fulme
li ruktis al mi proponon

ke ni kune ĝin redaktu
– sed mi respondis, ke mi ne
volas kun li kunlabori
pri io ajn. Punktofine.

Kaj ke li bonvolu lasi
min en paco festbankede;
ke li ĉi volon respektu...
sed li insistaĉis tede

aldonante, ke mi poste
ne surpriziĝu. Kritika
mi restos se tia libro
iam fariĝos publika.

(Li estas Carlo Minnaja,
evitanta analizi
poemaron antaŭ ol pri
ĝi stultaĵojn improvizi.

Same en "Histori' de la
Literatur' Esperanta"
briko verda, brile merda,
falsa, lama, strasa, vanta!)

Li diris, ke li ne venis
"tuŝi al mi la kojonojn"
(tiel en poem' priversis
mi liajn merdulsimptomojn).

Sed li ja venis "tuŝcele",
alivorte, min ĉikani
kaj provoki senhonore,
vulgare malĝentlemani.

Tiam li mallaŭte gruntis
(tia testik-obsedito!)
ĉu mi havas du kojonojn...
Manko de takto kaj sprito!

Tiu demandaĉ' aluda
al vireco kaj simile
jam superis tolereblon.
Do mi, sobre kaj ĝentile,

laŭ latina etiketo,
simple nomis lin merdulo
absoluta kaj forsendis
lin al fek' kaj inferbrulo.

Li rerampis siaseĝen
kun ridaĉo plej afekta
de banala fuŝ-aktoro
– rid' vominde malrespekta.

Mi demandis trans la tablon
ĉu li volas mem kontroli
fingre mian kojonparon
(ja pri tio li scivolis).

Plu mi nomis lin merdulo
trans la tablon, moke pri la
masko de ĉi kretenego
korpe, anime senila.

La samtablanar' diskretis.
Mi de tiam lin ignoris.
Naŭze, ke merdul' tioma
la bankedon fuŝi volis!

Invitite, la gespozojn*
li buŝfurze malrespektis.
Tamen vana, kompatinda
en siaj provoj li restis.

Fine li kun la edzino
antaŭ veno de deserto
formerdiĝis, kaj ni povis
ĝui l' finon de l' evento

kun la spozino kaj spozo,
amikoj tuluzaj, skotaj
kaj el pliaj mondopartoj
– sen liaj balbutoj skrotaj.

La prodaĵon li rakontis
al sia paĉjo Silfero;
ili poste ĝin disfekis
per reta komunikero.

Jen la fino. Venontfoje
ne necesos eĉ koleri
ĉar neniom da parolo
lia mi pretos toleri.

Ĉiun novan falson lian
mi jam lasu senrefuta.
Ne meritas verson plian
la merdulo absoluta.


        *  *  *

* spozo: nov-edzo, persono ĵus nuptinta, nuptanta aŭ tuj nuptonta.

Oni povas rigardi ĉi poemon kiel daŭrigon de Laŭ Katulo

[Jen la proza bazo de la poemo, kies versojn mi verkis danke al atendo en flughaveno de Romo]

17.9.16

Merdulo absoluta

[Legu la samon poemforme]

Mi devus eviti paroli pri malagrablaĵoj kaj malagrablulo en tago kiel la hodiaŭa, sed, antaŭ ol li mem elvomus sian version de la okazintaĵoj, prefere mi rakontu mian. Mi ĵus revenis kun mia edzino al apartamento en Romo post tuttaga celebrado en proksima urbeto de la nupto de du italaj geamikoj. Al tio ili invitis ankaŭ Carlo'n Minnaja, kiun mi opinias unu el la plej malkleraj, malkapablaj kaj malhonestaj personoj de mi iam ajn renkontitaj, malgraŭ ŝajnoj kaj maskoj. Nu, mi ne atentis lin ĝis li venis al mi kaj salutis, je kio mi reciprokis aŭtomate, formale. Tamen poste, jam en la bankedo, li refoje venis al mia loko ĉe la sama longa tablo kaj diris al mi pli-malpli jenon: "Oni ne povas kontesti ke vi estas la plej bona nuntempa E-poeto, kaj mi, la plej kompetenta literaturkritikisto...". Al tio mi tuj obĵetis. Mi diris, ke mi ne deziras paroli kun li. Tiam li diris ke oni petis de li redakti la trian eldonon de la Esperanta Antologio (de poezio), kaj ke li proponas al mi kunredakti. Mi respondis ke mi volas kunlabori pri nenio ajn kun li, ke li lasu min en paco kaj permesu al mi ĝui la feston. Li diris ke mi poste ne surpriziĝu, kaj mi respondis ke mi laŭbezone kritikos tiun lian antologion se ĝi iam publikiĝos. Tiam Minnaja aldonis ke li ne venis "tuŝi al mi la kojonojn" (figurasence, "ĉikani min", laŭ esprimo kiun mi uzis en poemo jam en 2012 pri lia hipokrita afablo); mi respondis, ke per sia ĝena insistado li ja faras tion. Tiupunkte Minnaja transiris al nefigura demando pri tio ĉu mi havas kojonojn (t.e. pri mia vireco aŭ braveco), kvazaŭ ial obsedite de tiu korpoparto, kio efektive jam superis mian toleron: mi nomis lin merdulo absoluta kaj forsendis lin merden, al la diablo. Ĉar li reiris al sia samtabla loko kun vomiga ridaĉo kvazaŭ de trigroŝa fuŝ-aktoro, mi demandis lin trans la tablo ĉu li daŭre havas emon tuŝi miajn kojonojn, invitis lin fari tion surloke kaj nomis lin merdulo rekte sur lian groteskan vizaĝon.
Poste mi ignoris lin plene. Kiel aĉe, ke tiu merdulo, tiu kreteno provis saboti nian kunfestadon! Kiel kompatinda li montriĝis en tiu vana rolo! Feliĉe li formerdiĝis antaŭ la deserto kaj mi povis finĝui la vesperon en akompano de la novgeedzoj kaj de multaj geamikoj kies nomojn mi ne mencios ĉi tie kaj kies vizaĝojn oni probable vidos en Fejsbuko sur fotoj de la nupto.
Nun, pensante pri la tuto, mirigas min ke UEA aŭ iu alia eldonejo mendas trian eldonon de poezi-antologio de tia aŭtoro, kunverkinta la fuŝan, misinforman kaj malhonestan Historion de la esperanta literaturo (HEL), kies fina antologia partaĉo estas samtempe ridiga kaj ploriga. De ulo, kiu ne kapablas analizi poemaron antaŭ ol skribi kelkajn neniodirajn aŭ eĉ rekte erarajn banalaĵojn pri ĝi. Kies ideo ĝi estas? Kiu eminentulo en UEA mendis novan antologion de la kulpulo de la t.n. Verda (miaopinie Merda) Briko?


[Legu la samon poemforme]

12.9.16

La verkaĉo

La verkaĉo


Se eĉ la delikata Jouko Lindstedt
nenion misan en ĉi librego flaras,
kaj se OSIEK kaj UEA premias la ver-kaĉon
pri l' histori' de la literaturo esperanta
same sagace
– tiam mi evidente nur eraras,
priblindas epokfaran verkon,
kaj do de nun mi pentu kaj silentu,
ke ĉiuj ĉi saĝuloj frandu pace
la panumitan sterkon.
 
 
 

30.8.16

Motivoj por ne kabei


Motivoj por ne kabei

[artikolo unue publikigita en Beletra Almanako 19, Februaro 2014]

 
Plej blindas homo ne volanta vidi, plej surdas homo ne volanta aŭdi.


 
bildo de Max Elbo
 
 
 
 
 
 
0. Enkonduko
1. La zombia lingvo
2. Kion signifas E-zombieco?
3. Esperanto kiel kontentigilo
4. Mitoj, revoj, placebo
5. Dua vivo
6. La arto trompi sin
7. Pri certecoj
8. La simpla fakto
9. Motivoj por (ne) kabei
 

0. Enkonduko

En majo 2013 publikiĝis en Libera Folio mia artikolo La zombia lingvo [1], kiu konsistigas la unuan parton de tiu ĉi teksto (la ĉi-subaj piedpaĝaj notoj n-roj 2, 3 kaj 5 ne estis publikigitaj en la reta versio). Sekvas pluraj konsideroj verkitaj surbaze de reagoj de diversaj legintoj de la artikolo (aliajn precizigojn al ĝi mi enmetis nun kiel pliajn piednotojn), i.a. Esperanto kiel kontentigilo. La nuna versio enhavas partojn verkitajn lastatempe kaj ligitajn al la demando ĉu estas aŭ ne estas motivoj por kabei.
 

1. La zombia lingvo

Ni komencu klarigante la signifon de la vorto zombio laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo.

Figure, do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ televidantaj, kiel zombioj.

Kiel diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo [2], ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la koncepton progreso).

Nu, ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo: la zombia lingvo.

Kiurilate zombia? Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro verkita en Esperanto (des pli se poemaro!) aŭ pri koncerto de rokmuzika E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj faras.

Tia povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo. Deinterne la situacio imageblas preskaŭ inverse. Esperanto kaj esperantismo estas lingvo, afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj. En la dudekunua, la ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj kiel retpoŝto kaj la interreto: simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto; finvenkismo[3],[4]; landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj diskuttemoj; neologismofobio ktp. Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.

Ĉu tro pesimisma vidpunkto? Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo sciencfikcio. Laŭ la t.n. leĝo de Sturgeon[5], 90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo. Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90% de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo. Alivorte, ke sciencfikcio havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.

Simile ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli! Ni pensu ekzemple pri la katolika eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn (ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan veron).

Do kion ni faru? Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.
 

2. Kion signifas E-zombieco?

Kion do mi celas per la vorto “zombieco”? Multaj el ni eklernis Esperanton en nia adolesko. Min sorĉis kaj envultis la lingvo mem, sed ankaŭ “konvinkis” kaj katenis la argumentoj de la E-propagando, kiujn niaj propagandistoj daŭre plu ripetadas, kaj pri granda parto el kiuj ni ne plu kredas. Nu, ni ne plu estas la tiamaj adoleskantoj, kaj kredeble niaj motivoj por lerni la lingvon ne plu estas vivaj – tamen ni plu ankaŭ kiel individuoj esperantumas inercie, “zombie”. Tion mi celas: per ripetado de agoj ni tenas kvazaŭ viva strukturon jam de longe grandparte mortan, senenhavan. Kaj al tio mi provis respondi per mia longa Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo[6]. Al similaj konkludoj mi venis en la jaro 2001[7], kiel montras mia tiama poemo Trapezoj:[8]
 

Trapezoj

Dudek jarojn mi dediĉis
al la kvadraturo de unu cirklo,
absorbite,
pende de trapezo.

De nun, ni ludu per fraktaloj,
kun la fajro,
kun miraĝoj alitipaj.

Ekzemple, ni desegnu arabeskojn.
 

Logika sekvo estis mia tiutempa decido ne plu ani en la Akademio de Esperanto[9]. Tamen ŝajnas ke tiam mi ne solvis definitive la aferon, ĉar la demando pri la kialoj de tiom daŭra kaj densa esperantumado nun refoje prezentiĝas al mi.


3. Esperanto kiel kontentigilo

Nun mi ekpensas, ke Esperanto funkcias ĉe ni kiel kontentigilo. Kontentigilo de animaj, spiritaj, psikaj bezonoj. Ekzemple, de la bezono aktivi por pli bona, pli justa mondo. Sed ĝi fakte estas nur surogato de vera aktivado tiucela. Kaj tiel plu. Iuj homoj atingas per Esperanto plej privatan kontentigon de aliaj bezonoj (la bezono esti admirata, aplaŭdata, honorata ktp), kaj kiel rezulton ni havas katalogon da deliroj indaj je aparta kaĝo en menaĝerio[10].
Mi skribis ke esperantumado estas nur surogato de vera aktivado por pli bona aŭ pli justa mondo. Krom sporadaj atingoj konkretaj (iama helpado al orfoj de la unua mondmilito; iama sendado de okulvitroj al iuj afrikaj landoj ks), la nuntempaj rezultoj de esperantumado ne kompareblas kun la rezultoj de agado en kampanjoj de NROoj (neregistaraj organizoj) kiel Greenpeace, Amnestio Internacia, aŭ de aliaj organizoj kiel Wikileaks, Femen[11], Anonymous ktp.
Do temas pri aktivado grandparte senefika kaj, feliĉe, ankaŭ nenoca (sen efiko kaj sen nocivo eksteren, sed ja kun efiko internen, al la E-mondeto mem). Aktivi en Esperantujo estas agado placebe kontentiga por la psiko de individuo teorie ema al pli justa mondo.
Tamen ni ne forgesu ke la praktika aktivado konsistas el ofta uzado de internacia lingvo, el konstanta rilatado kun alinacianoj ktp. Do ni tamen iel realigas la utopion de kosmopolitismo, mondicivitanismo aŭ mondanismo[12] – jen nia evidenta, kaj eble sola, efektiva kontribuo.


4. Mitoj, revoj, placebo

Responde al tiaj asertoj, Edmund Grimley Evans skribis jene en Libera Folio: “Fakte, Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo, kiu lernas kaj praktikas ĝin. Tial, doni al iu homo la ŝancon lerni Esperanton povas esti pli granda kontribuo al ties vivo ol doni al tiu homo senpagajn okulvitrojn.”
Tio estas grandparte mito. Lernado de ajna lingvo same povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo (mi diras tion proprasperte pri la finna, ekzemple[13]). Sed, krome, lernado de Esperanto antaŭ 20 aŭ 30 jaroj neniel garantias konstantan evoulon de la pensmaniero ĝis inkluzive en la nuntempon. Multaj el ni re-maĉas kaj re-maĉas la ĉiamajn argumentojn, al oni kaj al ni mem (en la formo de raciecigo). Tre granda parto de ĉies tempoj kaj energioj konsumiĝas en la konservado de la fosiliaj organizaj strukturoj (asocioj; kongresoj; manifestoj) sen atento al kerna renovigo, rejunigo de nia mesaĝo aŭ eventuala kontribuo. Kiu, laŭ mia kompreno, povas esti ne la ĥimeraj E-popolismo[14] E-eŭropismo, sed nur (n)ia nuntempa varianto de kosmopolitismo.

Ni tamen emas kredi (kaj tion laŭte dispropagandas), ke lernado de Esperanto povas efiki tiel ĉiam. Tio ne estas fakto, sed mito, revpensado, revrezonado[15], dezir’ opia (neniom da pieco en ĝi). Kaj per tiu kredo ni kontentigas iun psikan bezoneton. Kaj anime ni ekfartas iom pli bone. Jen la placeba efiko de Esperanto kiel kontentigilo. Niaj asocioj, kongresoj kaj formoj havas, cetere, same aŭ eĉ pli da “durkapuloj” ol la “normala mondo”.
Multaj verŝajne konsentas pri tio ke necesas rejunigi la mesaĝon. Sed oni tuj aldonas: “oni riskas perdi la malnovan publikon” ktp. Do oni nenion faras. Kaj ĉio restas sama. Kaj perdiĝas kaj la nova publiko kaj (danke al biologia kadukiĝo) ankaŭ la olda.


5. Dua vivo

En la prezento al Beletra Almanako (BA) n-ro 8 (junio 2010, p. 4-5), mi skribis: “Fakte lia teksto [samnumera raporto de Ricardo Albert Reyna pri la bjalistoka UK] igis min pensi pri Esperantujo kiel pri heterotopio (‘aliieejo’), t.e. fizika lokiĝo de utopio (‘nenieejo’), laŭ la difino de la franca filozofo Michel Foucault[16]: nome lokoj, kie imagaĵoj konkretiĝas (infana ludkabano; teatro); kien personoj distanciĝas aŭ apartiĝas (emeritejo; tombejo; prizono); kie iuj homoj agas, aŭ aferoj okazas, dorse aŭ marĝene je la socio. Pri esperantismo kiel ‘heteropatio’ (aliieozo) oni povus abunde skribi iun osan fojon.”

Pli konkretan komparon oni povas fari per la t.n. Dua Vivo, t.e. “virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva Universala Kongreso de Esperanto.”[17]

Por multaj esperantuloj, fakte, Esperantujo kaj esperantumado mem estas ia speco de dua vivo, simile placeba kaj kontentiga kiel la virtuala Dua Vivo ĵus menciita.

Havi tian duan, eskapan vivon prezentas kelkajn avantaĝojn, kaj ajnaj kritikoj minacantaj ĝian pluekziston devas esti firme rebatitaj, anatemitaj.


6. La arto trompi sin

Por ke tia vivpleniga fikcio baziĝanta sur mitoj kaj raciecigoj povu stari daŭre, necesas trompi sin mem. Placebo funkcias nur se oni ne scias ke temas pri placebo, sed kredas ĝin plej efika kuracilo (aŭ magia rimedo).

Fakte, kiel Steven Pinker plurfoje mencias en siaj verkoj How the mind works (Kiel la menso funkcias) kaj The blank slate: the modern denial of human nature (La glata tabelo: la moderna neado de la homa naturo), kaj en tio li sekvas iujn teoriojn de Robert Trivers, “en mondo de paŝantaj mensogdetektuloj, la plej bona strategio estas kredi siajn proprajn mensogojn. Vi ne povas tralasi viajn kaŝajn intencojn se vi ne pensas ke ili estas viaj intencoj. Laŭ tiu teorio [de Trivers] pri sintrompado, la konscia menso foje kaŝas la veron for de si mem por plej bone kaŝi ĝin for de aliuloj. Sed la vero utilas, kaj do necesas registri ĝin ie en la menso, izole for de la partoj interagantaj kun aliaj homoj.”

Mi do tute ne miras pri la fenomeno ke ni homoj uzadas tiun biologian emon al sintrompo ankaŭ en la rilato al nia socia vivo, i.a. al nia aparteno kaj aktivado en politikaj, religiaj kaj, ĉi-okaze, planlingvaj movadoj.


7. Pri certecoj

Sintrompado havas ne nur biologian bazon. Homoj sin trompas en maniero alia ol simioj aŭ birdoj. Ne nur por supervivi en mondo de bestoj danĝere trompemaj, de mensogaj riskoj, sed ankaŭ por elteni la kapablon pensi (aŭ mensi) mem.

Ĉi-rilate mi menciu la norvegan filozofon Peter Wessel Zapffe (1899-1990), de kiu mi legis nur la angligon[18] de lia plurpaĝa kaj nepre esperantiginda eseo Den sidste Messias (La lasta mesio, 1933). Laŭ li, la homaro suferas ekzist-angoron kiel rezulton de biologie tro evoluinta intelekto; unu el la kvar manieroj aŭ rimedoj kontraŭbatali tiun panikon estas ankri sin, sian konscion, al “punktoj”, “moroj”, veroj, valoroj… (la ceteraj tri manieroj estas “izolado” aŭ prisilentado/tabuado; distriĝo/sindistrado; kaj sublimigo/transformado).

Nu, tiujn ankriĝojn aŭ ankrejojn ni povas nomi ankaŭ certecoj. Kredo je dio(j) estas unu el ili; dua, ekzemple: kredo je nacio, himno kaj flago; tria: kredo (aŭ certeco) je la forto de amo, aŭ je la neŝanceleblo de sia kunvivado geedza; je la sennombraj avantaĝoj kaj virtoj de kapitalismo (aŭ kanibalismo, aŭ plantomanĝismo); je la senprecedenca kvalito de la propraj cerbo kaj umbiliko ktp; kaj, por fini mian (ne de Zapffe) prezenton de ekzemploj, kredo je aŭ certeco pri la ekzisto de monda lingvoproblemo, je kaj pri tio ke per Esperanto oni atingos pacon inter la popoloj – jen alia. Nur plia el la multaj eblaj. Nuntempe mia propra ankriĝo aŭ certeco estas la konscio pri ankriĝoj kaj certoj. Ili helpas vivi, pluvivi… kondiĉe ke (kiel pri placeboj) oni ne sentadas ilin kiel apogilojn aŭ helpilojn.

Por multaj homoj Esperanto (la lingvo, la ideo, la afero, la komunumo) estas ja La Certo (ne nepre en saŭra senco). Kiel ankro, ĝi donas al ili senton de sekureco, de senceco, motivas strebadon kaj penadon, vakcinas kontraŭ ĉiaj kritikoj. Jen kial Tazio Carlevaro, en sia neseninteresa verko Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045?[19] [tiel, iksoskribe], p. 37, verŝajne misprognozas kiam li skribas ke “En 2045 supozeble estos la fino de la Esperanto-movado, kiu transformigxos al movadeto de kelkaj maljunuloj, kiuj fakte ne povas akcepti, ke io ne funkciis en la tuta demando. En 2100 Esperanto estos muzeajxo.” Dum homoj daŭre bezonos trovi, serĉi, krei, konstrui certojn por pluvivi, la afero Esperanto plu altiros iajn individuojn kiel planedo kaptas drivan asteroidon kaj transformos ilin al volontaj, fervoraj satelitoj, inter kiuj iel-tiel ade teniĝos la fantazia kaj tamen reala mondeto de la atestantoj de Zamenhof.


8. La simpla fakto

Resume, jam de tuj post la Hispana E-Kongreso en majo 2013 mi refoje spertas krizon koncerne mian emon esperantumi kaj E-aktivi. Esperanto ne plu utilas al mi kiel kontentigilo, placebo, certo, ankriĝo.

Tamen verdire mankas en la antaŭaj rezonoj kaj argumentoj la simpla fakto (mi ne scias ĉu ĝi estas kaŭzo aŭ rezulto) ke la E-afero, Esperantujo vekas en mi nur indiferenton, apation, enuon, lacon… Ĉu mi eklegas la revuon Esperanto, raportojn en la tedega La Ondo de Esperanto, artikolojn aŭ komentojn (ofte psikopatiajn) en Libera Folio, mesaĝojn en retpoŝtaj forumoj – la tieaj ideoj kaj argumentoj igas min ekoscedi kaj tuj serĉi legaĵon pli interesan, aŭ rekomenci studadon de la ĉina.

Kiel dirite, mi lacas kaj enuas, atingis la limon. Kaj la posta, pasintjara aŭgusta SAT-kongreso en Madrido nur konfirmis tiun senton.

Mi emfazu ke tiu sento pri insista kaj solida enuo koncernas ne nur la E-aferon, sed ankaŭ, ekzemple, legadon de fikcia prozo, konkrete de sciencfikcia (SF), tamen ĝi tute ne tuŝas aliajn sferojn de mia vivo. Per tio ĉi mi nur komparas mian multjaran sindediĉon al Esperanto kaj mian nuntempan senentuziasmiĝon pri ĝi kun simila evoluo koncerne legadon de romanoj (des pli, sed ne nur, de SF-romanoj): gimnazi-tempe mi avide legis prozan fikcion, nun mi malofte eltenas tralegi mezdikan romanon, mi simple perdis la intereson. Sed verdire eĉ al romanlegado kaj al SF mi ne dediĉis tiom da sekundmilionoj kaj neŭronoj kiel al la E-afero. La limoj de la E-mondo ĉiam estis tie, sed mi asertas ke multaj el ni prefere priblindas ilin por povi plu kroĉiĝi ankriĝi je la E-aktivado, por povi plu aktivi inercie aŭ zombie, sinkontentige aŭ placebe, per kaj por ĝi. Temas do nur pri ekzempla komparo, ne pri ligita kialo. Alia persono eble komparus kun iama sindediĉo al skoltismo, al ŝako, al socialisma partio aŭ al la Rubik-kubo; bedaŭrinde ŝajnas ke Esperanto estadis mia sola aŭ ĉefa motoro de aktivado de la adolesko ĝisnune.

Temas do ne pri ĝenerala spleno, sed pri saturiĝo koncerne esperantumadon. Pri io, kio okazas al mi, nun, kaj do mi ne prezentas tiun simplan fakton kiel principon aplikindan al aliaj esperantuloj. Ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras.

Interese, kiel junulo mi nekonscie serĉis ĉe veteranoj kiel William Auld, Fernando de Diego, Baldur Ragnarsson aŭ Juan Régulo la apogan E-entuziasmon kiun mi nun ricevas de pli junaj homoj kiel i.a. Nicola Ruggiero. Facile imageblas ke la subtena fluo efikis kaj efikas ambaŭdirekte, kiel neesprimita interfikcio aŭ interkonvencio.


9. Motivoj por (ne) kabei[20]

Ĉu estas do motivoj por kabei, por ke konkrete mi nun kabeu? Jes kaj ne. Mi nek povus nek intencas kabei plene (i.a. eĉ akceptis ĵusan inviton instrui pri E-literaturo en la Somera Esperanto-Studado en la slovaka urbo Nitra, kune kun Nicola, de la 12a ĝis la 20a de julio). Kredeble mi jen kaj jen kontribuos al BALa KancerKliniko per artikoloj aŭ recenzoj aŭ poemoj... Kaj mi certe uzados la lingvon retpoŝte kaj en Facebook, tenados kontakton kun gekonatoj kaj geamikoj, disfoje parolos ĝin en personaj renkontoj okaze de vizitoj aŭ vojaĝoj… Kaj ne ĉesos legi librojn tiulingvajn, se mi emos al tio… Do, mi plu uzos ĝin same kiel mi plu uzos, divers-eme kaj diversgrade, aliajn lingvojn de mi konatajn: la finnan, la anglan, la francan, la portugalan, la ĉinan…

Antaŭ ne longe mi legis: “Ne kredu ĉion kion vi pensas”. Kaj jen la fino al mia klingono, al mia sanskrito.





[1] liberafolio.org/2013/la-zombia-lingvo
[2] eldiario.es/galicia/Hablamos-conceptos-categoria-progreso-repensada_0_120737976.html
[3] Ĉe Geschichte eines Deutschen. Die Erinnerungen 1914-1933 (Historio de germano. La memoraĵoj 1914-1933), de Sebastian Haffner, mi konstatis la probable vaste konatan fakton ke, laŭlonge de la t.n. unua mondmilito, en Germanujo oni atendis ne finan pacon sed ja finan venkon (cetere, lia analizo de kamaradeco en naziiga kampadejo pensigis min pri pluraj simile altiraj trajtoj de niaj samideaneco kaj samkongresaneco).
[4] Pri la noto 3: Ne naziismon kun esperantismo mi komparis (estus sensence!), sed la senton de kampadeja kamaradeco priskribita de Haffner kun la laŭdire nekredeble alloga kaj altira “etoso” (nuntempe oni eble aldonus: mojosa) de niaj renkontiĝoj kaj kongresoj.
[5] Pli preciza nomo, sed tio ne igas ĝin pli rekomendinda, estus “la revelacio de Sturgeon”: en.wikipedia.org/wiki/Sturgeon%27s_Law
[6] Publikigita en la poemaro En la profundo (Mondial, Novjorko, p. 150-154) kaj legebla ankaŭ ĉe jorgecice.blogspot.com.es/2012/07/nefermita-poemo-pri-esperanto-kaj.html
[7] “Sed, por tiu volanta vidi, la imperiestro nudas. Jam antaŭ longete ankaŭ mi perdis la entuziasmon [pri esperanto]. De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj kutimaj, duonfalsaj argumentoj. (...) Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis "nobla hobio", nun, kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo, kun ĉiuj siaj loĝantoj, montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.” (citaĵo el artikolo publikigita en Fonto, 2001, legebla ĉe esperanto.net/literaturo/poem/libr/celakantrecav.html).
[8] En la poemaroj Celakantoj kaj Saturno. Anst. “fraktalo”, en NPIV nun sidas “frakto”.
[9] “Al esperanto mi dediĉis amason da tempo kaj energio, pri kio mi, ĥaosulo kaj pigrulo, ne pentas. Al mia lernado de esperanto mi ŝuldas multon: geamikojn, legojn, vojaĝojn, alian vidon kaj komprenon de la mondo, nerekte eĉ mian nunan laboron. Sed tio ne sufiĉas por eterne. Multaj aliaj aferoj jen zorgigas, jen plezurigas min, okupas pli vive kaj freŝe miajn minutojn kaj mian atenton. Resume: iom post iom mi sukcesis redoni al esperanto la lokon kiun (miaopinie) ĝi meritas en mia vivo. Kaj ĝi restas ne tro granda.” (plia citaĵo el la sama artikolo en Fonto).
[10] Jen tri ligiloj por legemuloj pri la temo:
1) esperanto.net/literaturo/tekstoj/camacho/liturgifoir.html (prese, La liturgio de l’ foiro, Progresema Esperanto-Forumo, Antverpeno, 1999).
2) liberafolio.org/2007/manipulistoj/ (Lingvaj manipulistoj).
3) jorgecice.blogspot.com.es/2013/12/ljubomir-trifoncovski-kunmotoro-de.html (prese, Ljubomir Trifonĉovski, kunmotoro de silferismo, en la n-ro 149 de La KancerKliniko, februaro 2014; iu proponis ke, anstataŭ “kunmotoro”, pli taŭgus “rado”, sed pri tio mi forte dubas). PS: “Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski [kiel redaktisto de Literatura Foiro] iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du [fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo.” – diro de la ĉefmodestulo Silfer en 2011, ĉe esperantio.net/index.php?id=1656
[11] Parenteze, mi apogas la agadon de Femen en Hispanujo, ne en Tunizio.
[12] Laŭ mi, la kerno de esperantismo estas tio kion tradicie oni nomis kosmopolitismo, mondcivitanismo, mondanismo. La diferenco estas ke, anstataŭ teoriumi pri tiuj konceptoj, esperantoparolantoj aplikas kaj praktikas ilin konkrete, konstante. Tio ne malhelpas ĝuadon, sed ankaŭ ne nepre reduktas esperantismon al nure hobia nivelo.
[13] Estas nenia kontraŭdiro en miaj asertoj. “Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo” nur en certaj okazoj, ne de ajna homo, same kiel ĝenerale lernado de fremdaj lingvoj (en lernejo ktp) havas apenaŭan efikon tiurilate. En esceptaj okazoj, jes ja – same pri Esperanto kiel pri la finna, la angla aŭ la ĉina.
[14] Mi daŭre miras ke oni malŝparis la 24 paĝojn de La KromKancerKliniko en 2010 (suplemente al la oktobra-decembra LKK 136) por presi la absolute galimatian kompilaĉon Esperanto-identeco: citaĵoj kaj dokumentoj, de Anatolo Gonĉarov. Sed eble vi, kara leganto, pensas la samon pri la artikolo kiun ĝuste nun vi legas.
[15] Se paroli pri mitoj, la solvado de la neekzistanta “monda lingvoproblemo” estas nur falsa celo, kaj ni atingas solvon de personaj lingvoproblemoj nur je tre eta skalo, je persona nivelo. Ĉiuj aliaj celoj kaj argumentoj de nia propagando estas grandparte blufo. Ni plu esperantumas inercie, kaj pro tio la E-mondeto esence stagnas kaj lamas.
[16] foucault.info/documents/heteroTopia/foucault.heteroTopia.fr.html (mi tamen ne certas ĉu Foucault uzis ĉiam la koncepton “heterotopio” samsignife kun miaj ekzemploj).
[17] Laŭ priskribo de Bertilo Wennergren en Ĉu dua vivo por tempismo? ĉe lingvakritiko.com/2008/02/13/chu-dua-vivo-por-tempismo/
[18] Facile mendeblan ĉe philosophynow.org/issues/45/The_Last_Messiah. Mi aparte ĝojas pri tio ke li prezentis dense kaj intense la ideon en nur pluraj paĝoj, kaj ke do ne necesas tralegi 200- aŭ 300-paĝan libron. Kiel siatempe Borges skribis, en la antaŭparolo al la verko El jardín de los senderos que se bifurcan (La ĝardeno de la disduiĝaj padoj; samtitola novelo legeblas en la kolekto La sekretamiraklo, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008), anstataŭ komponi 500-paĝan romanon por prezenti ideon parole prezenteblan en kelkaj minutoj, preferindas ŝajnigi ke tiu libro jam ekzistas, kaj do verki nur recenzon aŭ komentarion pri ĝi. Simile, la enkonduko de Lem al sia romano Pamiętnik znaleziony w wannie (Memoraĵoj trovitaj en bankuvo), kelkpaĝe rakontanta la devenon de tiu trovita manuskripto, estas multege pli interesa ol la 200-paĝa fikcia memorlibro mem. Dankon al Zapffe!
[19] Hans Dubois, Bellinzona, 1999. Cetere, la Aldonajxo (2) fine de la verko (p. 43-45) temas pri mia eseo La liturgio de l’ foiro, kiun, laŭ mia subjektivega vidpunkto de aŭtoro, li grandparte miskomprenas. Kiel dirite komence de ĉi artikolo, plej blindas homo ne volanta vidi
[20] Laŭ PIV (1981), “kabei” signifas “”fari kiel Kabe […], kiu, estinte tre vigla E-isto, subite k tute forlasis la movadon”; tamen en NPIV (2002) kaj en RPIV (la reta versio ĉe vortaro.net) oni ŝanĝegis la difinon al “Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla E-isto, subite k tute ĉesis verki en E.”. Ĉu nur verkistoj povas kabei? Evidente ne; ReVo kaj la Vikipedio (en januaro 2014) pli trafas ĉi okaze, resp.: “Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado” kaj “estinte ĝia aktivulo forlasi la Esperanto-movadon”. Nepras korekti la nunan misdifinon al io simila al “fari kiel Kabe, kiu, estante tre vigla uzanto de Esperanto, subite kaj tute ĉesis uzi ĝin almenaŭ publike” aŭ, tutsimple, laŭ la normala uzo kaj sen pliaj (ŝajn)precizigoj, al “eksesperantiĝi”. PS: En la sciencfikciemula mondeto aŭ subkulturo anglalingva ekzistas la similsignifa verbo "gafiate" (el "GAFIA"), kies signifo rimarkinde evoluis de io simila al nia pionir-entuziasmo ĝis, nuntempe, la sciencfikci-ronda ekvivalento de kabeo.

2.3.16

"Historio de la esperanta literaturo" de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer


Malheloj kaj malbeloj en HEL

[artikolo unue publikigita en Beletra Almanako 25, Februaro 2016]

Post la multrilate kritikinda biografi-vortaro Ordeno de verda plumo (OVP)[1] kaj la bedaŭrinde nur anglalingve publikigita literatur-enciklopedio CEOLE[2], en 2015 aperis Historio de la esperanta literaturo (HEL)[3] de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (t.e. Valerio Ari).

En sia recenzo de HEL[4] Sten Johansson skribas: “Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion.” Kaj tamen li aldonas: “Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj.” Kontraste, pri la originala E-prozo, kiun Johansson tre bone konas, lia juĝo ŝanĝiĝas: “Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.”

Se Johansson estus same kompetenta analizanto aŭ eĉ nur priskribanto de nia originala poezio kiel de la prozo, sendube ankaŭ ĉi-koncerne lia juĝo pri HEL estus malpli favora, tiel ke li ne titolintus Valora kroniko – precipe pri la poezio sian recenzon cetere tre interesan.

En sia parto de HEL Silfer faris impresan laboron, nome (re)rakonti la historion de la E-beletro ekde la komenco, laboron bedaŭrinde tie kaj tie kaj tie damaĝatan de liaj amataj ĉevalegoj kaj ŝiboletoj. Ekzemple, pri la parto de HEL pritraktanta la E-teatron, verkita de Silfer, Johansson skribas kiel konkludon al sufiĉe malfavora pritakso ke “Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo”. Simile (kvankam parte aliperspektivan kaj alikriterian) negativan opinion pri la teatraj ĉapitroj havas la same atentinda recenzo de Suso Moinhos Voko al plibonigo de grava verko[5].

Pro aliaj kialoj, ne pli fidinda mi trovas la parton prilaboritan de Minnaja. Mi tralegis atente, dekomence ĝisfine, la tutan HEL. Kiam oni intencas aĉeti vortaron aŭ enciklopedion, utilas kontroli kapvorton jam de oni konatan (mi supozas ke multaj el ni faras tion per la vorto Esperanto) por vidi, ĉu la verko donas informojn precizajn, ĝustajn, fidindajn, aktualajn. Por fari similan kontrolon, kaj estante unu el la aŭtoroj pritraktitaj en HEL, mi turnis min i.a. al la paĝoj traktantaj verkojn de mi kaj de aliaj anoj de la t.n. ibera grupo[6].

Sur p. 496 Minnaja skribas ke, laŭ mi, “ankaŭ la homa raso iĝos celakanto, jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”. Krom tio, ke tian frazon mi neniam skribis, Minnaja plene miskomprenis la ŝlosilan vorton kaj bildon celakanto, kiu, fakte, tute ne estas “jam estingiĝinta prahistoria fiŝo”, sed ja fiŝo kiun oni kredis estingiĝinta antaŭ eonoj, sed kiun oni malkovris daŭre pluvivanta en madagaskaraj akvoj en la 1930aj jaroj. Do, maleblas ke mi pensu ke ankaŭ la homa raso iĝos celakanto; la homa specio (ne raso) eble iam formalaperos simile al mamutoj aŭ brontosaŭroj; celakantecon mi vidas en partoj de nia mondo kiujn oni kredis malaperintaj por ĉiam sed kiuj dume daŭre pluekzistis nerimarkate. Temas pri miskompreno de grava simbolo aperanta ne nur en kelkaj poemoj sed ankaŭ kiel titolo de tuta poemaro kaj eĉ bilde sur ĝiaj fronta kaj dorsa kovriloj.

Sur p. 497 Minnaja miskomprenis ankaŭ la poemon Vidpunktoj, kiu, anstataŭ montri mankon de espero “pri la nova generacio”, simple transturnas kiel ganton la kliŝan frazon “junuloj estas la futuro” por montri ke, almenaŭ anatomie kaj biologie, okazas ja male (el nia vidpunkto, juneco, junaĝo apartenas al niaj memoroj de maturuloj).

Sampaĝe Minnaja skribas resume pri mia poemaro La silika hakilo: “Homo solas en la universo, kiun mastras kaj regas nur mono”. Nu, ĉiu poeto havas sian propran lingvaĵon, kaj la tasko de serioza kritikisto estas analizi ĝin, ne kokteli vortojn kaprice, senkriterie. En la lingvaĵo de tiu poemaro, eksplicite klarigita kvazaŭvortare en pluraj poemoj, mono regas la mondon, t.e. la homan mondon, neniom la kosmon aŭ universon (kiun mi nenie nomas mondo en tiu verko). Plian fojon Minnaja, pro supraĵa senanaliza legado, plene miskomprenas eĉ tute eksplicite klarigitajn simbolojn kaj vortumojn.

Nu, eble mi harfendas, sed, se iu legis atente miajn poemarojn, ĉefe la tri lastajn, tiu komprenos kial mi opinias ke la pritrakto de miaj kaj aliulaj verkoj en HEL fare de Minnaja ofte estas pli-malpli samnivela kiel tiu faruta de ne aparte lerta gimnaziano.

En HEL Minnaja estas iel obsedita trovi (fakte elpensi) eĥojn, okulumojn, influojn ktp de pli fruaj esperantaj aŭtoroj (ekzemple per la ambigueta esprimo "memorigas pri"), ignorante la interan influadon kaj efikadon inter samtempuloj (kiel inter la ibergrupanoj) kaj, multe pli grave, la deeksterajn influojn de iamaj aŭ nunaj verkistoj neesperantaj (sed pri tio poste). Kiel vidite, kaj kiel jam menciis Johansson ankaŭ pri la prozo, anstataŭ legi atente kaj analizi la ĉefajn trajtojn de la koncernaj verkoj, Minnaja ofte limigas sian pritrakton al tiaj supraĵaj eĥaj mencioj.

Sed ne nur li faras tiel en HEL. Sur p. 313 HEL aplombe asertas ke Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud de Ribillard estas “simila al la hispana Platero y yo[7]”. Nu, mi havas la impreson ke la sola similo estas tio ke iel rolas azeno (kvazaŭ oni komparus La princo de Makiavelo kun La eta princo aŭ kun Princino de Marso), kaj fakte la mencio de la du verkoj en recenzo de Platero kaj mi fare de Daŝgupto estas ne similtrova komparo sed nuancoplena distingo inter iliaj tute malsamaj trajtoj kaj esencoj. Eble HEL prunteŝtelis en primitiva vortumo tiun ideon pri simileco el pli nuancita recenzo de Johansson pri la verko de Ribillard[8], kie legeblas: “Ĝia protagonisto kaj rakontanto estas Sahara azeno, kiun la aŭtoro prezentis al ni jam en sia unua verketo. M’Saud (= feliĉa) estas besto filozofema, iom simila al sia pli konata kolego Platero de Jiménez. M’Saud tamen ne estas nur lirika aforismulo, sed krome emas je longaj monologoj plenaj de erudicio kaj komplikaj klarigoj”. Nu, la azeno Platero ne estas vortema, ĝi (aŭ eble prefere, li) neniom parolas, eĉ ne aforisme, sed estas fajne priverkata, privortata de la aŭtoro. La verko de Jiménez estas ne romano aŭ novelaro sed longa prozpoemo en ĉapitroj, eminenta ekzemplo de poezia prozo lirika, havanta stile kaj enhave nenion komunan kun la sprit-intenca, satira rakonta prozo de Ribillard. Anstataŭ mem kontroli, kompari kaj analizi, HEL simple eĥas en kripligita formo ies opinion, miaopinie ne tre trafan, negrave ĉu la HEL-aŭtoroj ĝin prenis de Johansson aŭ de iu alia (neniun fonton ili mencias).

Mi povus prezenti pliajn ekzemplojn de tia senzorga, senĝena sinteno de la HEL-aŭtoroj, sed mi ne faros tion nun 1) ĉar al saĝulo sufiĉas aludo; 2) ĉar Minnaja kaj Silfer ignoros kion ajn mi aŭ aliaj skribos kritike pri HEL (tamen, laŭ sia kutimo, Minnaja neeviteble rebatos detale, tede kaj gurde al la disponeblaj recenzoj kaj kritikoj); kaj 3) ĉar mi deziras pritrakti ankoraŭ pliajn kaj eĉ pli gravajn malhelojn aŭ malbelojn en HEL.

Ni reiru al la recenzo fare de Johansson: “Fine de la komparo [de HEL kun CEOLE] mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?”

Por respondi al tiu demando necesas turni sin al alia kritiko de Johansson pri HEL (en la parto de la recenzo subtitolata Silfer): “Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas ‘popolo aŭtonoma’ (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio ‘restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj’ (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko.”[9]

Efektive, Minnaja kaj Silfer prezentas la E-verkistojn kiel ĉenerojn de diasporpopola literaturo memsufiĉa (popolo “kun komuna destino”) kaj sen ligoj kun la ekstera literatura mondo, tiel ke ilia sola literaturkritika celo ŝajnas esti trovi ligojn kaj rilatojn kun aliaj E-verkistoj, prefere el pli fruaj jardekoj, kaj, laŭtradicie, grupigi en skolojn kaj dividi en periodojn. Kompreneble enestas en HEL multaj interesaj informoj, sed la rakonta fadeno ne estas honesta, fidinda. Ĝi tro dependas de bone konata pseŭdoideologia tag-ordo, tiu de la umbilikisma silfercivita kliko, kaj tial estas en ĝi tro da misperspektivoj kaj misemfazoj, same favoraj (al la samklikanoj) kiel malfavoraj[10]. Tia senpudore, eĉ obscene distorda prezento de aŭtoroj kaj verkoj estas verdire malrespekto al leganto serĉanta informojn pri la originala E-beletro, ne la privatmotivajn preferojn de s-roj Silfer aŭ Minnaja.

Mia suma impreso pri HEL estas do: jen parte utila konsultlibro konsultebla kun rezervoj, ĉar multloke difektita de mankoj kaj malmankoj neakcepteblaj en tia verko.

 




[1] Ordeno de verda plumo – Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj, Josip Pleadin, eld. Grafokom, Đurđevac, 2006, 272 p. Recenzo de Jorge Camacho legeblas en Beletra Almanako 3 (Septembro 2008), p. 68-70.
[2] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE), de Geoffrey Sutton, Mondial, Novjorko, 2008. Recenzoj pri CEOLE legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceole.html
[3] Historio de la esperanta literaturo, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds, 2015, xii + 748 p.
[4] Legebla prese ene La Ondo de Esperanto, 2015, n-ro 12, kaj rete ĉe La Balta Ondo, sezonoj.ru/2015/11/recenzo-61.
[5] En Beletra Almanako 24 (Oktobro 2015), p. 129-133. Espereble iam baldaŭ publikiĝos la ankoraŭ verkata historio de la E-teatro de Paul Gubbins. PS: La 6an de Aŭgusto 2016 Paul Gubbins mortis. En nekrologo Tim Owen skribis pri tiu nefinverkita libro i.a. ke "Je sia morto li atingis la jaron 1940, do restis daŭre antaŭ li la plejmulto, tamen" kaj "Bonvolu ne demandi pri la verkata historio de esperanta dramo. Mi parolos pri ĝi kun la familio en taŭga momento, sed tio ne estas nun".
[6] Kritiko pri CEOLE fare de Silfer surbaze de simila kontrolserĉo tiea pri si mem legeblas en Heroldo Komunikas n-ro 377 2008, Nefermita letero al Geoffrey Sutton, ĉe esperantio.net/index.php?id=748. Komento de Reinhard Haupenthal pri la kritiko de Silfer, Lige kun la “Nefermita letero al Geoffrey Sutton” de Valerio Ari mi sciigas jenon, legeblas ĉe esperanto.net/literaturo/lit/libr/ceolerh.html. Post la komento de Haupenthal, la teksto de Silfer estis ŝanĝita.
[7] Esperanta traduko: Platero kaj mi. Andaluza elegio, de Juan Ramón Jiménez, el la hispana tradukis Liven Dek, eld. Andaluza Esperanto-Unuiĝo, Málaga, 2009, 200 p. Recenzo de Probal Daŝgupto
legeblas en Beletra Almanako 8 (Junio 2010), p. 122-127. HEL, en la noto 554 sur p. 313, misatribuas la tradukon al Miguel Fernández.
[8] Vortema azeno, ĉe esperanto.net/literaturo/roman/libr/msaudrec.html.
[9] Unu ekstremon de la ridindeco de tiu insiste prezentata ideo montras jena komento de István Ertl je 20/11/2015 en temfadeno pri HEL en la aktiva pribeletra Facebook-forumo Literatura Babilejo: “mi ne taksas ridinda ke patrino parkerigu La Espero al sia infano, tio ja estas ĉies libera elekto; sed mi ja taksas ridinda fari la eraran kvazaŭkonstaton 'La Espero estas […] la unua versaĵo kiun patrino parkerigas al denaska esperantlingvano'. Tio sonas pura dezirpensado."
[10] Ekzemple, kaj kiel Moinhos mencias en sia recenzo, estas en HEL nenio pri la finno Reino Eriksson, kiu aperigis 4 dulingvajn poemarojn en la periodo 1981-1999 (unu el ili estis favore recenzita siatempe de Jouko Lindstedt en Literatura Foiro) kaj ĉe kies instituto en la urbo Iisalmi Silfer mem laboris fine de la 1970aj jaroj.