1.1.99

La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999]

[Antaŭnoto: ĉi artikolo aperis en 1999 en la libro Lingva arto; de tiam publikiĝis 2 eldonoj de la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; ĉi-sekve mi aldonas ruĝe kaj inter rektaj krampoj komentojn kaj klarigojn de oktobro 2007 kaj poste; mi krome markas per ¬ la nePIVajn vortojn aperintajn en NPIV 2002. Aliulaj kompletigoj, korektoj kaj komentoj bonvenas.]

La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto

mav/a malbona [PIV]

Hungara Esperanto-Asocio eldonis en 1989 furoran libron, La bona lingvo, de Claude Piron. Pasis jam dek jaroj, kaj esperanto (mi citas el la verko, p. 6), “kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo”. En sia libro, de kiu aperis dua eldono ĉe Internacia Esperanto-Muzeo, Piron aperte favoras unu el tiuj diversaj formoj rivalaj: la sian. Malfacilas diri, ĝis kia grado aliaj parolaj aŭ skribaj uzantoj de esperanto sekvis lian ekzemplon. Tamen la titolo dekomence iĝis etikedo por ideala lingvoformo, sena je la ekstremismoj de kapricaj verkistoj. Laŭdifine kaj kontraste, tiuj ĉi verkus en ia malbona varianto de esperanto, en la malbona lingvo, pletora je neologismoj kaj francaj vortoj kun aldonita o-finaĵo.


Sed la realo estas iom malpli simpla. Kion fakte signifas ‘neologismo"? Laŭ PIV, vorto enkondukita en lingvon, kie ĝi ĝis tiam ne estis uzata, kaj (ĉe Zamenhof) nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ĝi, sed neniam ĝin malaperigonta. Kelkaj recenzistoj uzas la vorton kiel anatemon kontraŭ verkoj lingve herezaj el ilia juĝpunkto. Por ili plej ofte neologismo estas vorto, kiun ili ne konas aŭ ial ne ŝatas. Iasence oni devas agnoski, ke ĉiu vorto de esperanto estis iam neologismo. Kiel skribis Kalocsay kaj Waringhien en la enkonduko al la poezia fakvortaro de la unua eldono de Parnasa Gvidlibro, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1932, “la plej grandan nombron de la [neologismoj] nun uzataj enkondukis la Majstro mem: heziti, akuzi, ŝrumpi, treti, farbo, grego, hordo, koĉero, ŝablono, mucida, hibrida, strikta, venera ktp”. Se ne paroli pri la Unua Libro, en ĉiu traduko Lazaro Zamenhof proponis amason da novaj radikoj. Ekstremaj kontraŭantoj de neologismoj kutime ne interesiĝas pri la deveno, naskiĝo, aĝo de tiaj vortoj, kaj ne hezitus protesti ĉe renkonto de la zamenhofa 'mucida' ", ekzemple.

La ĵus menciita poezia fakvortaro, 67 jarojn olda, enhavas pli malpli sescent vortojn. El ili, tiuj antaŭataj de minuskla fo estas “familiaraj vortoj”, dum tiuj markitaj per steleto aŭ asterisko estas vortoj “poeziaj”, tamen la plimulto havas neniun tian indikon. En ĉi lasta senmarka grupo, sendube kaj okulfrape la plej granda, ni trovas vortojn, kiuj intertempe iĝis komun-uzaj: agresi, ambigua, ampolo, damni, dekalogo, eseo, etoso, galaksio, gapi, genro, gulaŝo, hasti, incendio, incesto, inĝenia, kampanjo, kiosko, kom­plico, koŝmaro, kultivi, lici, liki, majonezo, majusklo, minusklo, miraĝo, mitingo, nano, nervoza, pikniko, saboti, sandviĉo, siesto, situi, snobo, ŝminko, tajpi, tranco, trejni, vertiĝo, vikingo, vilao, zeloto, zepelino… Same inter la familiaraj: cico, ĉuro, fiki, kaco, kojono, merdo, piĉo, pisi, pugo, putino, sakri, skoldi. Kaj eĉ en la asteriske poezia grupo!: adoleska, adolta, bebo, bunta, dista, enorma, evento, fajna, frida [oni pensu pri 'fridujo'], gvati, mesaĝo, obscena, pigra, prizono, rara, sinki, spekti, spuro, stabila, sterila, strangoli, taŭro, trista. Ne ĉiujn vortojn mi menciis, kaj aldone malfacilas klasi ilin strikte laŭ kategorioj, kio tre dependas de la lingvosento kaj gusto de la klasanto mem. Sed restas klare, ke la nuna esperanto ne imageblas sen tiuj neologismoj kompilitaj en 1932.

Per tio mi celas ĉies nunan esperanton. Ĉar la poezia fakvortaro (diable bela titolo!) enhavas ankaŭ multajn vortojn utilajn, kiujn averaĝaj esperantistoj probable ne konas aŭ ne komprenas, krom se temas pri persono ema legi poemojn, rakontojn aŭ, tutsimple, ĉiajn artikolojn en normala revuo. Ilin ni trovas en la unua grupo: bagno, drogmano, haŭli, hej/hola [uzeblaj anstataŭ la tro longa 'saluton']; en la dua: bavi, dupo, fatraso, kaputa, kopuli¬ ['kopulacii' en PIV], mungi, paŭti. Kaj en la tria: degni, desaponti, devanci, drola, fola, humida, konversi, krabli, lasciva, leĝera, lucida, magra, morna, plumpa, predo, prompta, responsi, rimorso, saŭdado, stuporo, superba, trivi, violenta, vringi.

Pluraj tiamaĵoj ne plu aperis en la lingvo kaj restis do hapaksoj¬: egardi [alte estimi], friŝtiko [matenmanĝo], hurti [karamboli kun], stiko [pro­men­bastono], stulo [fekseĝo]… Al ĉi tombejo de neologismoj plene malsukcesaj, kie kuŝas ankaŭ 'skreno' kaj 'fakelo' (venkitaj resp. de 'ekrano' kaj 'torĉo'), iam poste venis pliaj eroj samlibraj, kiel 'maroto' (cedinta sian lokon al 'ŝat-okupo' aŭ 'hobio¬') kaj 'sordida' [malpura; ĉu anstataŭota de la jam lanĉita 'dirta'?], malgraŭ tio, ke ambaŭ reaperis fosilie, post jardekoj, en PIV [En NPIV 'sordida' nun signifas "naŭze malpura"]. Plia grupo pluvivis sed sub iom alia formo, tiel ke la gvidlibraj 'dora', 'koktajlo', 'kroki', 'pelelo', 'rekviri', 'represalo', 'resoluta' iĝis resp. 'dorika', 'koktelo', 'krokizi', 'pala elo', 'rekruti', 'repre­zalio' kaj 'rezoluta', dum, kontraste, la forme identa 'forci' ŝanĝis sian signifon de “truddevigi” al “kultivi subvitre”.

Fine, multaj vortoj el la tri grupoj uziĝis intertempe ĝenerale nur en beletraj tekstoj: antro, arkano, ascendi, descendi, dura, fatamorgano, febla, filandro, jonio, kompano, kurta, lanta, lingamo, marono, noci, nupto, obskura, olda, orgojlo, paseo, pelmelo, pimpa, povra, softa, streta, tarda, taverno, tenera, tepida, turpa… Kvankam ne ĉiuj verkistoj ilin uzis, apenaŭ eblus kompreni la esperantan beletron sen ili pro la daŭra kaj kontinua apero en tekstoj de tre diversaj aŭtoroj. Parenteze, amaso el tiaj mal-mal-vortoj ('kurta', 'lanta' k.s.) venis rekte de Ido, unu el la plej gravaj fontlingvoj de esperanto; filologoj povus plenrajte paroli pri lingva incesto, en la metafora senco, ke ĉi-foje ido fekundigis sian patr(in)on. Ĉiel ajn, kaj ĉar estas gradoj same en krimo kiel en virto, videblas, ke certajn neologismojn la verkistoj mem opinias “tro beletraj” kaj tradicie evitas ilin. Ekzemple: basa, cis, debila, infre, latrono, moroza, poltrona, ruro, sapori. Almenaŭ ĝis la tago, kiam mi skribas ĉi liniojn.

Nu, pravas André Cherpillod pri tio, ke vortaro efektive plena de esperanto devus informi pri etimologio. Ideale ja estus disponi historian vortaron, kun indikoj pri la jaro de ekuzo de ĉiu vorto kaj pri la koncerna tekstofonto.

Sed, aliflanke, eĉ la plej plena, senmanka, integra kaj kompleta vor­tarego de esperanto kapablas nenion kontraŭ la obstina emo de multaj parolantoj ne interesiĝi pri la lingvo, ne flegi, ne dorloti, eĉ mistrakti ĝin, pri kio ne malofte plendas, evidente, lingvokonsciaj denaskuloj. Sed ne nur tiuj. Laŭdire Kabe kabeis terurita de la lingvomalscio de parto­prenantoj en kongreso en Ĝenevo.

Ĉar la plimulto de la esperanto-parolantoj legas nenion alian ol la lokan bultenon, ne ĉiam lingve kaj stile aplaŭdindan, kaj ofte nur supraĵe, per senzorgaj aŭ fulmaj rigardoj al la titoloj, kvazaŭ timante kontaĝon, ne eblas miri pri la magreco de ties vortostoko. Des pli frape en junularaj renkontiĝoj, ĉar multaj nunaj kaj junaj lingvanoj lernis Esperanton orele kaj libere, senlibre, en semajnfinaj kursoj aŭ rekte en renkontiĝo per aŭskultado (foje nur aŭdado) kaj ripetado, tiel kiel oni nun preferas instrui gentajn lingvojn. Ne mirinde do, ke en Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo preleganto obstine ripetis la vorton '*fri­masono', kvazaŭ la fundamenta 'framasono' ne ekzistus. Alia sam-okaza preleganto diradis '*mediumoj' anstataŭ 'amaskomunikiloj'; informite, ke 'mediumo' jam signifas ion alian en ĉiuj konsulteblaj vortaroj, li balbutis pretekston kaj ŝultrumis.

Plia ekzemplo: kelkdeko da partoprenantoj en la Internacia Junulara Kongreso en Rijeka ekskursis unutage al la insulo Kuriko (kroate: Krk), kio inkludis viziton al peskista muzeo. Jen kongresano, vidinte certan peskaĵon en vitrino, eknomis ĝin '*oktopuso'. Sufiĉus demandi iun alian, aŭ rigardi en poŝvortaron por konstati, ke tia nefiŝo nomiĝas 'polpo'. Nu, monatojn poste, preleginte pri ĉi temo en Antverpeno, mi ŝokiĝis aŭdi de vizitanta eldonisto, ke li ĉiam nomis tian marulon '*oktopodo¬'… Kompatindaj polpoj, okbrakaj kaj trinomaj! Kiel ĉiujn fablojn, ankaŭ ĉi tiun finas moralaĵo: ne helpas pivo kontraŭ pigro.

Jen kion oni devus kontraŭbatali, kritiki kaj bedaŭri. Ne la “mavan lingvon” de “neologismemaj verkistoj”, sed la fuŝan lingvon de vortar­fobiuloj.

Malsimilan sed interesan kazon prezentas la vorto 'maldekstra'. Kiel plej multaj mal-vortoj, kaj estiel unu el la plej oftaj, ĝi klare invitas onin neologismi. En la dua eldono de Parnasa Gvidlibro (1968) troveblas 'lifa', sed en la tria (1984), kiel en PIV, jam 'liva', laŭ rekta inspiro de la latina kaj eĉ la rusa. Sed jen, por la politika subsignifo, Daniele Vitali ekuzas 'lefta' en la 90aj jaroj argumentante, ke ekzistas popolo ie en Eŭrazio nomata 'livoj', malgraŭ la famkonataj kubaj radikoj kaj sen(-)egalaj ĉapeloj kaj indiferente pri la jama historio de la vorto 'liva' en esperanto. Tamen ŝajnas, ke al Cherpillod sufiĉas nek 'lifa' nek 'lefta' nek 'liva'; probable tial li uzas, politiksence, 'goŝismo' kaj 'goŝisto' (pri 'goŝa' li nenion diras). Bonŝance temas pri lingvaj kapricoj, kiuj koncernas nur tiun aŭ alian unuopan vorton kaj do ne endanĝerigas la fluan pliriĉiĝon de la lingvo. Ĉar, mi ripetas, la grava danĝero kuŝas en la personoj konantaj kaj parolantaj esperanton nur iele iome, duone malbone. De ili kutimas veni la histeriaj atakoj kontraŭ t.n. neologismoj, kio jam fariĝis tradicio en forumoj kiel la kongresaj publikaj kunsidoj de la Akademio, kune kun la demando pri tajpado de supersignoj.

Ni jam vidis, ke multaj parnaseroj de 1932 ne plu neologismas, kaj fakte nun indas diri ion pri la nasko, vivo kaj transsubstanciĝo de neologismoj. Ili emas transiri po-iome de poezio al beletra prozo (kiel Ekstremoj, sed pri tio poste), de tie al informa prozo (en Esperanto, Monato aŭ aliaj revuoj), kaj de tiu ĉi al onia parolo. Foje la vojo pli kurtas, ĉar ekzistas ŝparvojoj, kiel la kantoj de Persone aŭ de Kajto, ege popularaj. Unu tia kanto helpas al la disvastiĝo de vortoj kiel 'olda', 'pigra' aŭ 'fiki' pli ol mil hajkoj en FontoLa KancerKliniko.

Vortojn kiel 'pigra', 'olda', 'trista' oni ekuzas, ĉar la respektivaj mal-vortoj seniĝis je esprimivo. Ĉar evidente ankaŭ mal-vortoj, kiel neo­logismoj, vivas propran vivon. Nuntempe, por komprenigi, ke io estas malbona, ke io malbonas, ke io malestas bona, la vorto 'malbona' mem ne plu sufiĉas. Malbonan libron (en esperantujo tiaj tre abundas) oni epitetas 'malbonega', 'terura', 'aĉa', 'fuŝa', 'vomiga', 'naŭza', 'merda', 'putra' aŭ Lazaro-scias-kia. Al 'malbona' mankas forto. Forton havas nur mal-prefiksaĵoj malĉiamaj kaj malmucidaj, kiel en la sekvaj versoj el Insulo de fetiĉuloj, de William Auld:


Kaj kiam en la malmaten'
la suno malaŭroras,
malvek' maliras kun malpen'
kaj oni maldeĵoras
.


Ĉu neologismoj? Iasence jes. Ĉi mal-formoj uzeblas paralele al formoj pli kutimaj: 'malmateno' apud 'vespero', 'malveko' apud 'dormo'… Temas pri efekto ne nepre nur komika. Siatempe, en la lasta strofo de l' poemo Monologo kun Mediteraneo, mi uzis 'malamare', sentigante en unu vorto la naivan nescion kaj la amaran destinon de ridanta knabino. En la senrime soneteca Anastasio, nur 'malnokto' permesis al mi esprimi unuvorte la ideon “nokto infinite maldorma”. Plia ekzemplo: en la rakonto Li kaj la vulvo, publikigita ene de la iber-aŭtora novelaro Ekstremoj ĉi-supre menciita, mi epitetis 'malkruda' la ŝtonhakilon de kavernulo, eminentan modelon de la plej avangarda tekniko pratiama.

Ankaŭ per la gramatikaj finaĵoj -o, -a, -e kaj -i eblas neologismi, produkti novajn vortojn por la unua fojo en la historio de la lingvo. Kiam en Kokro kokerikas jam, alia rakonto en Ekstremoj, Gonçalo Neves skribas “Li kapas disajn pensojn”, li kreas novan koncepton kaj novan vorton sen centprocenta sinonimo, komprenatan de la leganto sed malfacile difineblan. Kial ne, apud la malstrangaj 'kisi, kiso, kisa, kise', ankaŭ la serioj 'lipo, lipi' kaj 'lango, langi'? Tiaj formoj tiom populariĝis en la lasta jardeko, ke nun ili konsistigas verŝajne la plej rekoneblan stilan trajton de esperanto.

Verkemuloj disfoje ĉerpas neologismon el lingvaj latentaĵoj. Ekzemple, el 'tekniko' kaj 'teknologio' mi tiris (kaj uzas) 'tekna', t.e. 'arta, artefarita', ĉar objekton artefaritan ne nepre oni faris arte, almenaŭ laŭ la normala, komun-uza signifo de la vortoj 'arto' kaj 'arta'. Simile, 'nepoti iun' (mishavigi al iu postenojn aŭ favorojn pro parenca aŭ amika rilato) venas rekte el la oficiala 'nepotismo'. Kiel pri ĉiaj neologismoj, ankaŭ ĉi-kaze necesas pesi la porojn kaj malporojn, la oportunecon de la nova vorto, ĝian futuran sidon en la lingvo. Kaj, evidente, vivo sen modero kondukas al mizero. Senescepta kaj obseda evitado de kunmetoj aŭ sistema dis­buĉado de radikoj en latentajn konsisterojn, kiel Karolo Piĉ en siaj plej ekstravagancaj proponoj, havas unu solan kaj saman rezulton: igi nian beletran esperanton malpli riĉa kaj malpli bela.

En Ekstremoj ne nur mi, sed ankaŭ Neves, Miguel Fernández kaj Liven Dek, verkantaj same poezie kiel proze, ne aparte ŝparis neologismojn, t.e. vortojn nefundamentajn kaj nezamenhofajn, de diversaj tipoj. Unue tiajn, kiajn eĉ memproklamitaj “simplistoj” kiel Renato Corsetti akceptas sen kramfoj, spasmoj kaj stertoroj. Temas pri konceptoj tutmonde konataj ('aidoso¬', 'ĵinso¬', 'nifo¬'), ofte novaj sed ne ĉiam (se 'mafio¬' kaj 'pico¬' estintus ne italaj, sed francaj specialaĵoj, ili tutcerte ne mankus en PIV…). Parenteze, la devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: “mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi”. Temas pri kondensita varianto de la bona lingvo kun laŭdire plej simpla leksiko kiel ideologia koagulilo. Mavajn neologismojn ili anatemas imite la metodojn de la afganaj taliboj [nun mi preferas: taleboj], krom se la koncerna radiko venas el la japana, la tamazirta [tamaziĥta] aŭ la ĉiapa, ĉar plia kaj tre moda ingrediento de lingva simplismo estas la strebo al ia esperanto statistike internacia. Diable, ĉi devojiĝon elde la temfadeno sendube kaŭzis la pucaj picoj!

Due, ni ne povis preteratenti la ekziston de stilaj tavoloj. En lingvo logika kaj simpla devus sufiĉi frazo kiel “hieraŭ ni agrable koitis”, sed bedaŭrinde multaj stranguloj, apud 'koiti' kaj 'seksumi' (esprimo opor­tuna ĝuste pro sia svageco) sentas la bezonon diri, ke ili 'fikis¬' (jes, tiel, ne nepre transitive) aŭ eĉ 'amoris'. Simile, kiun vorton karesan, noblan, eskvizitan langi apud la anatoma 'vulvo' kaj la sekulara, populara 'piĉo'? Ĉu la piĉan 'kundo' aŭ la andaluze brazilidan 'ŝoŝo', lanĉitajn respektive de Karolo Piĉ kaj de Geraldo Mattos (en La libro de Nejma kaj La libro de adoro)?

Trie, ĝenis nin la manko de ekvivalento en esperanto por konceptoj klare formuleblaj alilingve. Kaj mi ne celas nun la malfacilan elekton inter 'glaso', 'pokalo' kaj 'kaliko' por frandi ŝereon, nek la trodek-troan vorton por certa speco de neĝo en la orientnorvegujaj dialektoj de la samea¬, sed la fakton, ke la ilon por konekti televidilon kun elektra kurento esperantanoj ne nomas per unu vorto klara kaj komuna. Male, oni hezitas inter 'konektilo', 'kontaktilo', 'ĵako' kaj 'ŝtopilo' (strange, ke ĝuste ĉi lastan formon preferis multaj vortaroj, kvankam ŝtopilojn oni uzas ankaŭ por fermi botelon aŭ la elfluilon de banujo, kaj kvankam konektante oni ne fermas, sed ja apertas cirkviton! [fakte estas tute male! oni bv pardoni mian stultan analfabetecon pri elektro]). Nu, kiel tio povus koncerni poetojn kaj prozistojn?, demandas sin s-ro Ajnulo. Simple tial, ke la ĉiutaga, komun-uza, hejma lingvo estas parto, ege grava, de la beletra esperanto, kaj unu ne povas ekzisti sen la alia. Pigra rakontisto evitus paroli pri konektiloj, televidiloj, elektro kaj pri ĉio ajn neologismebla. Malpligruloj, kontraste, devas cerbumi, pesi kaj lanĉi. Des pli skandala mi trovas la baraktadon, la hezitadon inter 'kor-amik(in)o', 'amikeg(in)o' kaj similaj inĝenieraĵoj por redoni la anglajn 'boyfriend, girlfriend' aŭ la finnajn 'poikaystävä, tyttöystävä'. Plej facila solvo: lasi la lingvon kripla. Aŭ helpi sin per la angla: 'bojfrend(in)o' (aŭ eĉ 'girlfrendo'). Sed konscian paro­lanton kontentigas neniu el ambaŭ radikalismoj kaj, miakaze, turnas sin al solvo unuavide absurda kaj ne defendebla per ekvacioj, tamen agrabla al la orelo, la okulo kaj la cerbujo. Jen kial en mia novelo Neniam plu (Aboco de amo) leganto trovos ĉi-konvene la neologismon 'umik(in)o'.

Sufiĉas la reklamado pri miaj (niaj) verkoj, des pli en omaĝo al Marjorie Boulton kaj William Auld. Ni turnu nian atenton al aliaj aŭtoroj, al la nuntempaj kreintoj de libroj preskaŭ neeviteble ekipitaj per notaroj kaj glosaroj (malkiel tiu ĉi artikolo, dole senglosa).

Neologismojn mi trovis, kaj mi nek citas elĉerpe nek ripetas ekzem­plojn, ĉe Sten Johansson, en Interkona mateno (hamburgero¬ [= burgero¬], kasedo¬, koŝmaro, krepiti, putinido, ŝorto), Mistero ĉe Nigra Lago (fridujo, futbalo, ĵinzo, pugo, riceli, video) aŭ Falĉita kiel fojno (ĉarelo, ĉipa, lakuno, mercedo, obsoleta, pedofilio, vrako), resp. kolekto de teatraĵoj, romaneto por infanoj kaj krimromano. Aŭ ĉe Trevor Steele en Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (vrako, univo, merda, moslemo, fridujo, divorci, holo­kaŭsto¬, violenta) kaj Falantaj muroj (berserki, mafiano, permanenta, pigra, rilaksi, sinki, zorioj¬), resp. romano kaj nefikcia rakontaro. Same en la romanoj Tien, de Johán Valano (fridkamione, frustro, okazunta, polui, rankoro, vori), La armeoj de Paluzie, de Manuel de Seabra (fotri, gejo¬, hobio¬, senkaculo, kidnapi, remota) aŭ La manto, de pseŭdonomulo (hato, inocenta, lontana, mava, nupto, poka, pre-, rimorso, smajlo, vanui¬). Eĉ membiografioj prezentas mavaĵojn abunde kaj redunde: Eli Urbanová en Hetajro dancas (ascendi, bestselero, burgo, darfi, liva, povra, primavero, suveniro), Gerrit Berveling en sia tri-kajera memorverko (aperta, celibato, desaponti, gejo, hante, klandestina, lesba, streta), kaj Eugène de Zilah en Vivi sur barko (cico, groba, incendio, kozo¬, noca, pado, peski, uzoo, varjoro, vesterno).

Evidente neniu povas konsenti pri ĉiu unuopa neologismo. Plurajn mi opinias belaj kaj memorindaj; aliajn, senutilaj, aŭ monstraj, aŭ senŝancaj. Ekzemple, anstataŭ 'moslemo' aŭ la disfoje renkonteblaj 'muslimo' kaj 'muzulmano', tri diversaj transskriboj de unu araba vorto pluformita el la konsonanta triopo s-l-m (araba ekvivalento de esperanta radiko), oni prefere pluformu kaj uzu la pli klaran paron 'islama, islamano', el la nomo de la religio (kaj la ofende eŭropismajn 'mahometano' aŭ 'mohamedano' oni plene evitu).

Krome, neologismo tiel longa kiel la anstataŭuta ĉiamismo verŝajne ne pluvivos, krom se ĝi prezentas plian avantaĝon. Tial 'dificila' naskiĝis jam morta, sen ia ŝanco konkuri kun 'malfacila'. Iom aparta mi trovas la vorton 'primavero'. Mi havas la impreson, ke per ĝi oni neniam celis forigi la belegan 'printempo'. Temus, kiel ĉe 'amori' apud 'fiki', pri la ĝis nun ekskluzive beletra, anĝele fajna sinonimo, unusilabe pli longa! Al ĝi mi enamiĝis lastatempe, probable misinfluita de la kontraŭprimaveraj kampanjoj… Kaj tutcerte ankaŭ pro la du komencaj versoj de l' superba poemo de Edwin de Kock Pri la estonteco de miaj poemoj, ĉar, kiel prave skribis Auld, “vorto sen kunteksto estas nur duonviva”:


Vortoj fluas el poeta plumo,
kaj papilioj el la primavero.


Aliflanke, en deklamota poezio oni garantiu tujan komprenon. Orelo povas nek relegi aŭ retrolegi versojn nek konsulti pivojn. Ĉiel ajn, ankaŭ orelon oni povas, devas trejni kaj eduki, kiel okulon por pentr-arto. Cetere, inter la neologismozaj verkoj de la poetego MAO Zifu (kiujn neniu devigas legi) kaj la simplismo de Corsetti aŭ la bonismo de Piron (same), mezaj vojoj abundas. Ekzemple, apud 'miokardia infarkto' kaj 'kormuskola tubŝtopiĝo' elekteblas formo kiel 'kor-atako' aŭ 'korhalto'. Kaj nenio malhelpas kunekziston de 'tapiŝkonko' kaj 'tapeso'.

Fine mi provos klarigi, kial mi (kaj supozeble ankaŭ aliaj verkemuloj, ne nepre iberaj) neologismas. Nu, certe ne por uzi apartan dialekton aŭ por malhelpi komprenon. Ankaŭ ne por kompensi ian mankon de temo, de dirindo, de fabulo, nek por viagri aŭ levinski esperanton alie molaĉan kaj platan.

Kiuj miras, ke en la paroj 'elokventa mesaĝo' kaj 'embuska etoso' nur la adjektivoj aŭ a-vortoj estas fundamentaj; kiuj ne konas la signifon de la fundamentaj 'karobo', 'kropo' aŭ 'iĥtiokolo' kaj tamen tabuas ĉion neologism-aspektan; kiuj, finfine, ne scias distingi neologismon de malneologismo, novalon de novao aŭ picon de piĉo, tiuj bonvolu enterigi la tomahokon kaj primediti la sekvan poemon de Kalocsay, La fundamento kaj la palaco:


Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,


ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.


Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.


Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!


Por mi esperanto havas sencon nur kiel lingvo de altkvalita komu­nikado. Alivorte: nek lingveto nek lingvaĉo. Por komunikado rudimenta kun personoj alilingvaj sufiĉas la angla, la franca, la hispana… Mi, kiel milionoj da aliaj homoj (aŭ, neologisme, “kiel meg aliaj homoj”), uzadas ilin tiurole sen kulposento kaj sen kompleksoj. Sed per esperanto mi celas komunikadon altkvalitan ne nur verke kaj verse, ankaŭ parole kaj konverse, ne ian simplan bazikon por peti akvoglason. Altkvalitan el la vidpunktoj de la komunikanto, de la ricevanto kaj de la sendaĵo mem. En esperanto mi serĉas do lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj.

Eble post cent jaroj, jam sekvajarmile, oni legos la verkojn de ĉiuj ĉi aŭtoroj kiel nun hispanlingvanoj legas tiujn de Quevedo, Góngora, Gracián, nome kun kelka peno, bukedo da notoj kaj glosoj kaj, espe­rinde, multaj ĝuo kaj plezuro. Kiu scias, ĉu refoje modos paĝoj abundaj je mal-vortoj, je “tiu(j)(n), kiu(j)(n)”, je kilometraj vortkunmetoj, je la kopulo 'esti'… Ankaŭ la hodiaŭa Esperanto travivas periodon de riĉiĝo, de gracianoj, gongoroj kaj kevedoj, de provoj diversgrade sukcesaj esplori virgajn regionojn de nia lingvo. Al ĉi bravaj pioniroj mi dediĉas la artikolon. Kiel dirintus Auld, mi vin salutas: Mave!