16.8.04

Strangaj strandoj

Laŭ tio kion mi legas, la ĉina tradicia koncepto pri familio tre komplikas kaj malsimilas al la nia. Oni ne konceptas individuon aparte aŭ sendepende de la familio. Ĉi tiu funkcias teame, kaj la sukceson aŭ fiaskon de unu el ĝiaj anoj oni travivas kiel la sukceson aŭ fiaskon de ĉiuj, unuope kaj are. Ĉiu grava decido rilate laboron aŭ pariĝon de membro de la familio bezonas la aprobon de la familio mem, t.e. de la gepatroj. Tion rakontas Lin Yutang en 'La graveco de vivado', de 1937, libro kiun mi rekomendas, kaj ĉio vidata kaj aŭdata konfirmas ĝin al mi.

La ĵusan semajnfinon ni pasigis en Hengĉuno kaj en Kentingo, plaĝa urbeto sude de Formozo, t.e. de Tajvano. Mi jam vizitis Kentingon vintre, sed nenia similo kun la somero. Nun ĝi plenegas je homoj, same tage kiel nokte, ĉefe je tajvananoj sed ankaŭ kelkaj grandnazuloj (jen nia moknomo) kiel mi. Konvenas vidi ĉi tiujn por rememori ke nia sola specialaĵo estas ke ni venas de ekstere, alivorte nenio.

Unuafoje mi vidas plaĝon kun tajvananoj banantaj sin mare kaj sune, kun la sablo plenplena je sun-ombreloj, kiel en la hispana urbo Santa Pola. Se ili almenaŭ kopius niajn bonaĵojn anstataŭ la plaĝa kulturo, kristismo, Beckham kaj Whitney Houston.

Kaj, nokte, oni amasiĝas en drinkejojn kun plenvapora muziko, kiel mialande en la kanariaj Playa del Inglés au Los Cristianos, aŭ en la majorka Magaluf. Ni vizitis ejon kun prezento de mild-erotika danca spektaklo, kun fajrobrigada masto sed malmulta striptizo.

Pere de interreto mi ricevas svagajn eĥojn de la olimpiaj ludoj kaj de la ETA-bombetoj ĉe la kantabra marbordo. Strange, ke oni nenion diras pri la problemoj de la tajvana sportistaro en Ateno, aŭ pri la streĉaj rilatoj kun la t.n. komunisma Ĉinujo, aŭ pri la graveco de la daŭra ĉeesto de la jankia floto en Pacifiko. Ĉi tie oni apenaŭ parolas pri aliaj temoj...