30.9.08

Romanco pri la gripa grupo

Jen filmeto (filmita en mia hejmo) por la naskiĝtago de nia finna amikino Riitta. La poemo legeblas en la poemaro Koploj kaj filandroj, eldonita de Mondial.

21.9.08

nia patro

Nia patro


Mia patro mortis kaj ĉiam apudas min.

Jorge Luis Borges


Nia patro mortis kaj ĉiam apudas nin. Nia patro ĉiam staris apude, ankaŭ dum siaj oftaj kaj longaj forestoj. Ni, etuloj, kiom multe kaj kiom ofte ni petadis de li, certaj pri tio, ke li ĉion provizos! Kvazaŭ li disponis, plej nature, ĉiajn rimedojn, ĉiujn solvojn kaj respondojn. Nia patro fartis ĉiam sana, ni vidadis lin nur tia. Hodiaŭ, nun, ju pli da jaroj pasas de lia forpaso, ni komencas kompreni, ni komencas vidi tion, kio ĉiam restis evidenta. Kaj nia patro fariĝas des pli egala, des pli samaĝa kaj homa antaŭ niaj okuloj. Homo normala, kun problemoj kaj dilemoj; kun emoj, sekretoj, ĝuoj. Antikvaj romianoj, modernaj japanoj kaj ĉinoj faras el siaj forpasintoj varmajn diojn de la hejmo; simile, mi ofte vidas lin en foto sur improvizita altareto dormoĉambra, en la komenco aŭ fino de la noktoj. Malgraŭ la nebulo, malgraŭ la distanco, ni daŭre turnas nin al nia patro por konsilo aŭ por montro, aŭ eble por daŭrigi la neniam finitan, neniam finotan konversacion, la ĉenan dialogon senscie transprenitan kaj mute pludonotan. Nia patro, nia panjo mortis kaj ĉiam apudas nin.

7.9.08

Marlando


Marlando


En ĉinaj nomoj

Hajnano kaj Ŝanghajo

“haj” signifas maro.


Kaj “ti”,

la vorto “ti” signifas lando, tero,

kiel en Santimeno:

la pordo de tri landoj.


Do ĉinoj Haition

nomas “haj ti”, alivorte

lando de maro.


Prave, sed, paradokse,

Haition forblovas

alfabet-orde

Gustavo, Hanna, Iĉjo

– tri ventoj, uraganoj.


6.9.08

fotoj de la ibera grupo

Jen tri fotoj de anoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo). La unuaj du, el la 52a Hispana Kongreso de Esperanto, en Merido (Mérida), de la 30a aprilo ĝis la 3a de majo, 1992. Ĉi-sekve, de live dekstren, jen Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Gutiérrez (Liven Dek):

En restoracio, horloĝmontrile, Miguel Gutiérrez, Gonçalo Neves, Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Abel Montagut:

La tria foto venas de la KEF 2000 (Kultura Esperanto-Festivalo) en Helsinko, 17-23.7.2000; pli precize, de ekskurso al lago kun komuna saŭnejo. La tri duonnudaj muskoluloj (mus-koluloj?) estas, de live, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Fernández:


Klaku tie ĉi por vidi pliajn fotojn de la ibera grupo.

1.9.08

Pledo por la asonanco (de Henri Vatré)

Enkonduke al la poemo La lando de Alvargonzález, de la hispana verkisto Antonio Machado, tradukita de Fernando de Diego kaj eldonita libroforme en 1969, legeblas studeto de Henri Vatré titolita Pledo por la asonanco:


Pledo por la asonaco (de Henri Vatré)


En la hispana literaturo oni nomas romanco poezian pecon de nedifinita longo, formita el oksilabaj versoj, el kiuj oni asonancis la parajn, kaj lasis liberajn la neparajn. Tiu speco, probable sen ekvivalento en la ceteraj eŭropaj literaturoj, floras jam de kvin jarcentoj en persista tradicio. Du teknikaj demandoj tuj sin levas por kiu deziras esperantigi romancon: a) per kiu versspeco redoni la hispanan oksilabon? B) ĉu uzi asonancon konforme al la originalo?


Fernando de Diego, la tradukinto de La lando de Alvargonzález, solvis la unuan demandon per rigore regulaj kvartrokeoj, kaj respondis jese, senhezite, al la dua demando. Vere salutinda kaj signifa decido, ĉar en Esperantujo la asonanco ankoraŭ ne akiris siajn kredit-leterojn. En la dua eldono de Parnasa gvidlibro, prof. Waringhien skribas: “…katalunaj poetoj provis redoni tiun sistemon en nia lingvo, sed ili ne trovis imitantojn, ĉar tiaj asonancoj estas apenaŭ aŭdeblaj por oreloj ne kutimiĝintaj”. Eble jes. Tamen la kutimon povos akiri niaj oreloj, se pri tio zorgas bonaj poetoj.


Aludante kion li nomis elsonoraj asonancoj (ekz. morgaŭ-sonĝaj), Kalocsay nin informas en Lingvo, sitolo, formo: “Ĉi tiun specon de asonanco mi proponus por la traduko de mezepokaj poemoj asonancitaj. Ĉar en ili la dek-dudek-foje ripetiĝantaj samaj vokaoj de versfinoj, helpate de la sameco de finaĵoj, nepre sentigas ian regulecon eĉ al tiuj, kies nacia poezio neniam uzas asonancojn”. Ni aldonu, ke ne maloftas poemoj en kiuj la samvokalaj versfinoj ripetiĝas sesdekfoje kaj eĉ pli!


Nur tre malmultaj hispanlingvaj esperantistoj publikigis asonancitajn versojn originale aŭ tradukite. Al niaj poetoj el aliaj landoj mankas instigaj modeloj nacilingvaj, kutimiĝo kaj emo. Eble tio klarigas la ĝeneralan neglekton kaj nefavoron pri la asonanco, kvankam nenio principe malhelpas, ke ni elprovu tiun por ni novan sistemon. La grandaj hispanaj lirikistoj, kiuj flegadis same sukcese la asonancon kaj la puran rimon, certe posedis orelon ne malpli delikatan, ol tiuj de la versamanataj esperantistoj.


Jam antaŭ kvardek jaroj, Kalocsay proponis belegan tradukon de la drama elegio de Bécquer, Cerraron sus ojos, sed anstataŭ la 52 samvokalajn asonancojn, li elektis 18 diversajn rimojn kun tre plaĉa efekto. El la sama poemo, Fernando de Diego faris atentindan version kaj sukcesis fasoni vere gracian esperantan veston en plena fidelo al la asonancita originalo. Estas tre instrue kompari ambaŭ versiojn kaj ties respektivajn karakterizojn kaj meritojn.


Uzi asonancon en esperanto neniel signifas elekti la pli facilan solvon. Tute male! Pruviĝas ofte pli oportune trovi dekses klasikajn rimojn por fiksforma balado, ol sesdekon da samvokalaj asonancoj por romanco.


Supozu, ke ni deziras traduki la faman poemon de Lope de Vega:


A mis soledades voy,

de mis soledades vengo,

porque para andar conmigo

me bastan mis pensamientos…


Tiu ĉi estas la unua el la 27 strofoj, el kiuj ĝi konsistas. Se ni deziras asonanci konforme al la leciono, ni devos serĉi ekvivalenton por vengo-pensamientos, elekti el diversaj ebloj la plej taŭgan. Ĝuste en tiu elekto kuŝas la malfacilo, ĉar en la poemo la samvokalaj versfinoj ripetiĝas 54-foje! Se ni ekprovos ekzemple jenan tradukon:


Mi al miaj soloj iras

kaj de soloj miaj venas,

ĉar por iri akompane

min sufiĉas pensoj memaj…


ni devos tra la tuta poemo skrupule fideli al la asonanco e-a (venas-memaj), kio ebligos verbajn prezencojn (metas, restas), adjektivojn (bela, verdaj) kaj adverbojn (apenaŭ, hieraŭ). Se, male, ni uzus klasikajn rimojn, ni povus ilin ŝanĝi en ĉiu strofo. La arto de lerta asonancisto sentigas samtempe vokalsonan regulecon kaj sufiĉe grandan varion por eviti tedon, precipe per surprizefektaj kontrastoj ĉe la neparaj versfinoj. En traduko, sukcesa apliko de la asonancaj reguloj similas ofte al bravuro.


Ĉu, eĉ preterante la necesan respekton al la originala formo, la rezulto valoras la penon? Konvinkan respondon donos al vi la 700-versa traduko de Fernando de Diego. Mi volas aparte insisti pri lia granda merito en la redono de La lando de Alvargonzález, kie li montras delikatan lingvan senton, frapan vortotrovan pretecon kaj kapablon sin esprimi tute nature, freŝe kaj poezie. Li mem konfesas, ke tradukon oni neniam rigardu definitiva. Vera artisto konstante strebas al perfekteco.


Jam de okdek jaroj oni fervore praktikas rimojn en la esperanta poezio, kaj oni atingis altan sojlon de teknika poluriteco. Dume, la asonanco ankoraŭ kuŝis en la lulilo kaj ne tute elvindiĝis. Ankaŭ al ĝi ni donu plenan ŝancon evolui. Necesis jaroj da komunaj, disaj, senĉesaj provadoj por prepari la lingvan nivelon, kiu ebligis al Kalocsay traduki la Infero de Dante per la terza rima. Ni same bezonos jarojn por plene mastri la arton de la asonanco, sed ni jam nun komencu la trejnandon, eksperimenton, provadon, kaj obstine persistu ĝis plena posedo de la rimedoj.


Iam endos traduki en maniero inda al la originalo la Ciganan romancaron de Federico García Lorca, do gxin traduki per la asonanco por respekti ĝian tipe hispanan karakteron. Konstanteno Gusev liveris honorindan provon, kiun makuletas sporadaj miskomprenoj apenaŭ eviteblaj de nehispano. Tamen la ekpaŝo estas kuraĝa kaj la vojo sekvinda de homoj dotitaj por ĝisiri la celon. Mi sincere kredas, ke amiko Fernando de Diego disponas la necesajn atutojn por entrepreni tian nefacilan taskon kaj ĝin feliĉe plenumi. Tion mi esprimas kun fido kaj espero.




30.8.08

Dum longe for


Dum longe for


Dum aŭgusto serene aliras sian finon

ĉe ni, en sud-eŭropa metropolo,

tre for

en akvoj de la Karaiba Maro

uragan’ formiĝas kaj trasulkas

la varman oceanon.


Dum ĝi ricevas nomon

(Gustav’)

de doktaj haruspeksoj,

tre for

pro pluv’ masiva en Nepalo

la riverego Kosi,

ido de Himalajo,

abrupte defluiĝas sur Biharon.


Kaj dum centmiloj da homoj

vidas sian posedaron subakviĝi,

vidas vojojn kaj vivojn vanui sub la fluo

impeta tra Barato,

tre for,

la uragan’ progresas senreziste,

turbe, turbule,

brue, detrue,

preter Kub’ al Luiziano.


Tiaj – naturo kaj vetero.

Tiaj – ŝanĝoj kaj

ŝancoj.


Madrido, 30.8.2008




29.8.08

Geopolitiko

Geopolitiko


Guantanamo:

Usono poluradas mutan limbon

en angul’ de Kubo.


Kaj Palestinon?

Ĝin stringas kaj strangolas diligente

la israela pugno.


Rokan Tibeton

distance kaj diskrete disciplinas

pacienca Ĉinujo.


Ĉirkaŭ Kaŭkazo

jen kozakas jen murzas jen ukazas

la rusa jugo.


Nova mond-ordo!

– En ublietoj kuŝas

juro kaj justo.


Madrido, 28.8.2008





9.8.08

Disonanco

Disonanco


Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,

dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,

tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,

de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.


La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango

de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,

neniun interesas, neniun mobilizas

en brava nova mondo da televiziuloj.


Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas

kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,

rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.


(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,

serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)


Madrido, 9.8.2008




7.8.08

La lingvo serena... kaj la cerbo hermeta

Mi citas el HeKo, la fekventolilo de la t.n. Esperanta Civito:

"La lingvo serena" Verko de la Jaro

Plebiscita rezulto favore al "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (eldonis Edistudio), kiun pli ol 50% de la balotintoj elektis "La Verko de la Jaro 2007". La 800-paĝa libro enhavas ankaŭ eseojn, sed la laŭron la abonantaro de "Literatura Foiro" asignas nur pro poezio, do la elekto premias Ragnarsson la poeton; tio ne signifas aŭtomate, ke lia talento de poeto superas tiun de recenzisto, kvankam probable tiel estas. Efektive nia literaturhistorio memoros la islandanon kiel poeton (originalan kaj tradukan) multe pli ol kiel eseiston.

Kiel okazis por "En barko senpilota" de William Auld, "La lingvo serena" celas kunmeti la tutan originalan verkaron de unu aŭtoro. Tamen, rilate al poezio, ne temas nur pri la kunigo de "Ŝtupoj sen nomo" (1959) kaj Esploroj" (1974): aperas relative multo da ne eldonitaĵoj, kiuj igas la poetan itineron atentinda ne nur retrospektive. Ja estus eraro pensi, ke la abonantaro de "Literatura Foiro" asignis la PEN-premion nur honore al la kariero.

Baldur Ragnarsson debutis antaŭ kvindek jaroj en la poezia sulko plugita de Kolomano Kalocsay per "Ebria ekvatoro", kaj plu de Arthur Dawson Foote, William Auld, Marjorie Boulton. Lia unua poemaro "Ŝtupoj sen nomo" estis ja salutita de Clelia Conterno Guglielminetti kiel "la lasta paŝo" por eniri "la landon de l' mistero, de l' hermetiko". Sed la esperanta poezio alvenis al tiu evolustadio tre malfrue kompare kun la nacilingvaj: hermetismo restis kurtsezona fenomeno, elĉerpita jam en la 1970aj, eĉ antaŭ la malmalica reago (aŭ reakcio, laŭ liaj diskreditantoj) de Johàn Valano. Ne hazarde, post "Esploroj" pasis pli ol tridek jaroj, ĝis la nuna, tria poemaro de Ragnarsson.

La esperantlingva hermetismo, kies lastaj pintaj figuroj estis Ragnarsson kaj de Kock, esence kriziĝis ĉar ĝi ne sukcesis plene asimili la hermetan esprimidealon, laŭ kiu vorto anstataŭas frazon. Kroĉante sin al elementoj de kontraŭfundamenteco, kiel en elizio aŭ artikolita prepozicio (ĉe Edwin de Kock), niaj hermetistoj kultivis futurismon pli ol hermetismon: ne dudekjara, sed kvardekjara malfruo (aŭ malavano). Tiurilate "La lingvo serena" donas la okazon esplori la evoluon de poeto post la sperto en iama avangardo kaj longa ekstera (nur ekstera) silentado.

"La lingvo serena" redonas al la publiko poeton de la fora nordo, tiu nordo kiu multe kontribuis, interalie per "Norda Prismo", al la montevidea renesanco. Ĝi ankaŭ eligas aŭtentan poeton el la tunelo kien la involucio postkaloĉaja (kun sia piĉisma ekstremo) pelis unujn; tunelo tiel malhela kiel la funelo kien la reago antikaloĉaja (kun sia bonlingvisma ekstremo) faligis aliajn.

Trans la propra valoro, "La lingvo serena" estas ankaŭ sukcesa merkata operaco, kombino de eldona kompetento kaj premgrupa apogo (EVA). Tio eble montras transiron el epoko de aŭtoroj markitaj per (lingva) ideologia orientiĝo al epoko de verkistoj sponsoritaj de komerca (kaj frakcia) pegazo.

(Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN)

[HeKo 356 9-B, 18 maj 08]


Nu, mi miras, ke La Ondo de Esperanto ĵus represis la ĉi-supran

"komunikon" de prof. d-ro Silfer. Aparte de la multaj duboj ĉirkaŭ

la LF-premio "La Verko de la Jaro" (vidu la antaŭan fojon, pri

Ulrich Becker), ĉi-kaze Silfer ne limigas sin al komentado de la

rezulto. Li provas kvazaŭ recenzi la libron kaj eĉ la tutan aŭtoron;

evidentas tamen, ke li ne legis la tutan verkon, kaj ke li ne kapablas

aprezi la enverguron de Ragnarsson. Anstataŭe li gurdas la vorton

"hermetismo", kiun li papagas el artikolo de Nicolino Rossi pri

Giuseppe Ungaretti kaj hermetismo en la itala poezio, eble legitan

en Kontakto (2007:6), kaj provas glui ĝin al Ragnarsson kiel

etikedon, kvazaŭ tio eblus. Li ankaŭ aldonas tipan senvalorigan

komenton pri la valoro de Baldur Ragnarson kiel recenzanto. Sed li

verdire nenion diras pri la literaturaj studoj kaj prelegoj legeblaj

en la libro, inkl. de "La poezia arto"; ili ĉiuj faras el "La lingvo serena"

verkon same gravan kiel "Parnasa Gvidlibro", pro kio ĝi certe meritus

artikolon en la serio pri gravaj libroj en La Ondo. Se La Ondo ne

ricevis recenz-ekzempleron, ili petu ĝin de Edistudio. Estas skandalo,

ke La Ondo represas el HeKo kaj/aŭ LF la enviajn kretenaĵojn de

Silfer, tiel neglektante la efektivan gravecon de verko mejloŝtona

en la panoramo de nia literaturo. Tio neniel kongruas kun la pretendata

redakta seriozeco de la revuo redaktata de Aleksander Korĵenkov.



NOTO: Tiun ĉi komenton ne publikigis La Ondo pro la frazo

"la enviajn kretenaĵojn de Silfer", kiun la revuo volis forcenzuri.

Epigramo

Epigramo


Kompatinda Valerio:
tiom da jaroj
provante esti io
anstataŭ,
simple,
iu.



Madrido, 7.8.2008

2.6.08

Enkonduko al literatura kritiko


Giorgio Silfer: Enkonduko al literatura kritiko

recenzo de Fernando de Diego, en Heroldo de Esperanto, oktobro 1980

Ĉu necesas tiom da citoj?

Ĉi libro devus titoliĝi Elementoj de proza kaj poezia stilistiko, ĉar esence temas pri tio. Ĝi ne traktas, nur mencias sporade kaj supraĵe, la literaturan kritikon. Kelkaj personaj – kaj ĝenerale diskutindaj – deduktoj, konkludoj, opinioj kaj difinoj el la kampoj de estetiko, poetiko, retoriko ktp garnas la tuton. La verko, kvankam ne interes-manka, montriĝas foje nekohera kaj, pliparte, ia hibrido de Retoriko, de Lapenna, kaj de Parnasa Gvidlibro, de Kalocsay-Waringhien. Kaj, ĉu necesas tiom da citoj (el iamaj kaj nunaj filozofoj kaj aŭtoroj), kies sola funkcio ŝajnas simple nur erudici-parada? Ĝisfunda, rigora studo pri Esperanta literatura kritiko kaj kritikistoj ankoraŭ atendas sian aŭtoron.

F. de Diego

* * *

recenzo de Probal Daŝgupto, en la revuo Esperanto, novembro 1980

Sen la lastaj 50 jaroj

Eble komenciĝos multflanka diskuto pri la Esperanta literaturo, kun la celo interkontaktigi sufiĉe diversajn konceptojn pri la naturo de literaturo kaj manierojn ŝati ĝin. Se jes, ĉi tiuj lekcioj de atentenda literaturulo kontribuas, kvankam iom ekscentre. Laŭ p.8, literatura kritiko disvolviĝas i.a. "tra elzeviro, aŭ eseeto en alta stilo", kvankam, lamentinde, en la Esperanta kritiko "nekonataj estas rimedoj kiel elzeviroj ktp." Tiaj specifegaj, eble ne monde utilaj instruoj iom abundas, kion mi trovas ekscentra. Sed apudestas, pli memorkapte, konstatoj vaste interesaj. Jen: 1) "La ĉefa areo de Esperanto, kiel literatura lingvo, estas Eŭropo, kaj la penetro de Esperanto en aliaj mondopartoj estas iel ligita al la penetro de eŭropa civilizo" (p.16). 2) Sed feliĉe la esperantistoj havas trajtojn de "internacia diasporo kaj minoritata lingvoetno" (p.41). 3) Kaj, kvankam unuflanke oni, t.e. Silfer, "kontestas la literaturan valoron de la 'indiĝenaj verkistoj' [en Esperanto], aliflanke oni emfazas la unikecon de la komunumo uzanta Esperanton kaj serĉas inter muroj de tiu verda getto la homojn kiuj sukcesis diri ion valoran ankaŭ por la gojoj [eksteruloj], tiel iĝante vere internaciaj aŭtoroj... Ne estu ni, sur nia vulkana verda insuleto, vilaĝanoj atendantaj la interesiĝon fare de la kontinento, sed ni mem iru al la kontinento, lernu tie kaj revenu al niaj feliĉaj kaj malkleraj havenoj" (p.41). 4) Por ekzempli "iron al la kontinento" Silfer volas "aserti, ke en internacia metriko por internacia lingvo (kun tiaj karakterizoj, kiajn havas Esperanto) post la esploroj de la parnasanoj estas necesaj ankaŭ esploroj en la metrikoj de kelkaj aziaj lingvoj, aglutinaj kaj izolaj, kie ritmon kreas aliaj elementoj ol nur la alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj" (p.20).

Mi tiel entuziasme konsentas tion lastan, ke mi ŝatus aldiri, ke Azio povas instrui ankaŭ kriteriojn, ne nur metrikon. La hinda literatura penso, ekzemple, ampleksas tri ĉefajn alirojn al la literaturo: a) tra formaj demandoj de metriko k.s., b) sur la stila nivelo, sed plej grave c) per studo de la sistemo, laŭ kiu teksto kunĵetas rolulajn emociojn, agojn kaj situaciojn, detalante tiun kaj bridante alian, kun la celo estigi purajn aŭ miksajn emociojn, atentotenon kaj klimaksosentojn ĉe leganto. El tiu vidpunkto la eŭropa kritika tradicio estas malriĉa, neevoluinta, ĉar ĝi maltro atentas tiun c), kiu donas sencon al literaturo entute.

Silfer, kiu uzas esprimojn kiel "antikveco" (p.5) eĉ ne rimarkante, ke li pensas nur pri la antikva Eŭropo, provas prezenti la eŭropan kiel la tradicion. Sed eĉ ne ĝin li multflanke prezentas. Ĝenas la nealudo al la lastaj kvindek jaroj, dum kiuj kreskis riĉe tekstoanalizoj bazitaj sur la "prag-skola" prilingva penso (Mukarovsky, Jakobson) kaj sur aliaj lingvopensaj tradicioj en Francio, Italio kaj Soveta Unio. Tamen, tiajn mankojn certe forigos pludiskuto, ĉu ne? Gravas, ke multaj homoj kuraĝe surpaŝu la "kontinenton" de literatura kritiko. Kaj lego de ĉi tiu libro helpos.