30.8.08

Dum longe for


Dum longe for


Dum aŭgusto serene aliras sian finon

ĉe ni, en sud-eŭropa metropolo,

tre for

en akvoj de la Karaiba Maro

uragan’ formiĝas kaj trasulkas

la varman oceanon.


Dum ĝi ricevas nomon

(Gustav’)

de doktaj haruspeksoj,

tre for

pro pluv’ masiva en Nepalo

la riverego Kosi,

ido de Himalajo,

abrupte defluiĝas sur Biharon.


Kaj dum centmiloj da homoj

vidas sian posedaron subakviĝi,

vidas vojojn kaj vivojn vanui sub la fluo

impeta tra Barato,

tre for,

la uragan’ progresas senreziste,

turbe, turbule,

brue, detrue,

preter Kub’ al Luiziano.


Tiaj – naturo kaj vetero.

Tiaj – ŝanĝoj kaj

ŝancoj.


Madrido, 30.8.2008




29.8.08

Geopolitiko

Geopolitiko


Guantanamo:

Usono poluradas mutan limbon

en angul’ de Kubo.


Kaj Palestinon?

Ĝin stringas kaj strangolas diligente

la israela pugno.


Rokan Tibeton

distance kaj diskrete disciplinas

pacienca Ĉinujo.


Ĉirkaŭ Kaŭkazo

jen kozakas jen murzas jen ukazas

la rusa jugo.


Nova mond-ordo!

– En ublietoj kuŝas

juro kaj justo.


Madrido, 28.8.2008





9.8.08

Disonanco

Disonanco


Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,

dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,

tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,

de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.


La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango

de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,

neniun interesas, neniun mobilizas

en brava nova mondo da televiziuloj.


Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas

kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,

rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.


(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,

serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)


Madrido, 9.8.2008




7.8.08

La lingvo serena... kaj la cerbo hermeta

Mi citas el HeKo, la fekventolilo de la t.n. Esperanta Civito:

"La lingvo serena" Verko de la Jaro

Plebiscita rezulto favore al "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (eldonis Edistudio), kiun pli ol 50% de la balotintoj elektis "La Verko de la Jaro 2007". La 800-paĝa libro enhavas ankaŭ eseojn, sed la laŭron la abonantaro de "Literatura Foiro" asignas nur pro poezio, do la elekto premias Ragnarsson la poeton; tio ne signifas aŭtomate, ke lia talento de poeto superas tiun de recenzisto, kvankam probable tiel estas. Efektive nia literaturhistorio memoros la islandanon kiel poeton (originalan kaj tradukan) multe pli ol kiel eseiston.

Kiel okazis por "En barko senpilota" de William Auld, "La lingvo serena" celas kunmeti la tutan originalan verkaron de unu aŭtoro. Tamen, rilate al poezio, ne temas nur pri la kunigo de "Ŝtupoj sen nomo" (1959) kaj Esploroj" (1974): aperas relative multo da ne eldonitaĵoj, kiuj igas la poetan itineron atentinda ne nur retrospektive. Ja estus eraro pensi, ke la abonantaro de "Literatura Foiro" asignis la PEN-premion nur honore al la kariero.

Baldur Ragnarsson debutis antaŭ kvindek jaroj en la poezia sulko plugita de Kolomano Kalocsay per "Ebria ekvatoro", kaj plu de Arthur Dawson Foote, William Auld, Marjorie Boulton. Lia unua poemaro "Ŝtupoj sen nomo" estis ja salutita de Clelia Conterno Guglielminetti kiel "la lasta paŝo" por eniri "la landon de l' mistero, de l' hermetiko". Sed la esperanta poezio alvenis al tiu evolustadio tre malfrue kompare kun la nacilingvaj: hermetismo restis kurtsezona fenomeno, elĉerpita jam en la 1970aj, eĉ antaŭ la malmalica reago (aŭ reakcio, laŭ liaj diskreditantoj) de Johàn Valano. Ne hazarde, post "Esploroj" pasis pli ol tridek jaroj, ĝis la nuna, tria poemaro de Ragnarsson.

La esperantlingva hermetismo, kies lastaj pintaj figuroj estis Ragnarsson kaj de Kock, esence kriziĝis ĉar ĝi ne sukcesis plene asimili la hermetan esprimidealon, laŭ kiu vorto anstataŭas frazon. Kroĉante sin al elementoj de kontraŭfundamenteco, kiel en elizio aŭ artikolita prepozicio (ĉe Edwin de Kock), niaj hermetistoj kultivis futurismon pli ol hermetismon: ne dudekjara, sed kvardekjara malfruo (aŭ malavano). Tiurilate "La lingvo serena" donas la okazon esplori la evoluon de poeto post la sperto en iama avangardo kaj longa ekstera (nur ekstera) silentado.

"La lingvo serena" redonas al la publiko poeton de la fora nordo, tiu nordo kiu multe kontribuis, interalie per "Norda Prismo", al la montevidea renesanco. Ĝi ankaŭ eligas aŭtentan poeton el la tunelo kien la involucio postkaloĉaja (kun sia piĉisma ekstremo) pelis unujn; tunelo tiel malhela kiel la funelo kien la reago antikaloĉaja (kun sia bonlingvisma ekstremo) faligis aliajn.

Trans la propra valoro, "La lingvo serena" estas ankaŭ sukcesa merkata operaco, kombino de eldona kompetento kaj premgrupa apogo (EVA). Tio eble montras transiron el epoko de aŭtoroj markitaj per (lingva) ideologia orientiĝo al epoko de verkistoj sponsoritaj de komerca (kaj frakcia) pegazo.

(Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN)

[HeKo 356 9-B, 18 maj 08]


Nu, mi miras, ke La Ondo de Esperanto ĵus represis la ĉi-supran

"komunikon" de prof. d-ro Silfer. Aparte de la multaj duboj ĉirkaŭ

la LF-premio "La Verko de la Jaro" (vidu la antaŭan fojon, pri

Ulrich Becker), ĉi-kaze Silfer ne limigas sin al komentado de la

rezulto. Li provas kvazaŭ recenzi la libron kaj eĉ la tutan aŭtoron;

evidentas tamen, ke li ne legis la tutan verkon, kaj ke li ne kapablas

aprezi la enverguron de Ragnarsson. Anstataŭe li gurdas la vorton

"hermetismo", kiun li papagas el artikolo de Nicolino Rossi pri

Giuseppe Ungaretti kaj hermetismo en la itala poezio, eble legitan

en Kontakto (2007:6), kaj provas glui ĝin al Ragnarsson kiel

etikedon, kvazaŭ tio eblus. Li ankaŭ aldonas tipan senvalorigan

komenton pri la valoro de Baldur Ragnarson kiel recenzanto. Sed li

verdire nenion diras pri la literaturaj studoj kaj prelegoj legeblaj

en la libro, inkl. de "La poezia arto"; ili ĉiuj faras el "La lingvo serena"

verkon same gravan kiel "Parnasa Gvidlibro", pro kio ĝi certe meritus

artikolon en la serio pri gravaj libroj en La Ondo. Se La Ondo ne

ricevis recenz-ekzempleron, ili petu ĝin de Edistudio. Estas skandalo,

ke La Ondo represas el HeKo kaj/aŭ LF la enviajn kretenaĵojn de

Silfer, tiel neglektante la efektivan gravecon de verko mejloŝtona

en la panoramo de nia literaturo. Tio neniel kongruas kun la pretendata

redakta seriozeco de la revuo redaktata de Aleksander Korĵenkov.



NOTO: Tiun ĉi komenton ne publikigis La Ondo pro la frazo

"la enviajn kretenaĵojn de Silfer", kiun la revuo volis forcenzuri.

Epigramo

Epigramo


Kompatinda Valerio:
tiom da jaroj
provante esti io
anstataŭ,
simple,
iu.



Madrido, 7.8.2008