9.8.08

Disonanco

Disonanco


Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,

dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,

tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,

de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.


La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango

de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,

neniun interesas, neniun mobilizas

en brava nova mondo da televiziuloj.


Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas

kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,

rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.


(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,

serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)


Madrido, 9.8.2008




4 comentarios:

pqs dijo...

vi pravas

Jorge dijo...

Mi ĝojas, ke vi ŝatas ĝin!

pqs dijo...

:-)

Nu, mi jam respondis vian komenton ĉe mia blogo.

pere

Urs' dijo...

Saluton samnomulo, mi (ankoraŭ) redaktas la bultenon de HEF.Se vi volas mi inkludos 2 poemojn viajn. Mi pensas ke ĉi tiu povas oportuni ĉar samnumere estos raporto pri la olimpikoj.

bv komfirmi al 'bulteno (heliko) esperanto.es'. Mi ne havas vian adreson.

dankon