6.9.08

fotoj de la ibera grupo

Jen tri fotoj de anoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo). La unuaj du, el la 52a Hispana Kongreso de Esperanto, en Merido (Mérida), de la 30a aprilo ĝis la 3a de majo, 1992. Ĉi-sekve, de live dekstren, jen Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Gutiérrez (Liven Dek):

En restoracio, horloĝmontrile, Miguel Gutiérrez, Gonçalo Neves, Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Abel Montagut:

La tria foto venas de la KEF 2000 (Kultura Esperanto-Festivalo) en Helsinko, 17-23.7.2000; pli precize, de ekskurso al lago kun komuna saŭnejo. La tri duonnudaj muskoluloj (mus-koluloj?) estas, de live, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Fernández:


Klaku tie ĉi por vidi pliajn fotojn de la ibera grupo.

3 comentarios:

pistike65 dijo...

La duan foton mi aperigis siatempe en la revuo Esperanto; pro mia progresanta Alchejmero mi ne povas diri parkere en kiu numero.

amike
István Ertl

Anónimo dijo...

ai ai Jorge, essa barriguinha!... ;)

Andy Անդի dijo...

Saluton Jorge! Jen la foto kiun ni bezonas por januaro en la kalendaro de nudaj esperantistoj por kolekti sufiĉe da mono kaj ĝeni la Civiton!