6.7.09

kiel mi malkongresis

Por la unua fojo en mia vivo mi ĵus troviĝis en kongres-urbo (ĉi-kaze Malago) precize dum la kongrestagoj (2a-5a de julio), tamen ne partoprenis la kongreson (la 68an hispanan) nek eĉ vizitis la kongresejon. Parte agacis min la morganata nupto inter la Esperanta Civito kaj AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies kongreso kunokazis kun tiu hispana); ankaŭ la paĝoj dediĉitaj al la E-Civito fare de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio (sed, nu, ne sendinte al ili artikolojn anstataŭajn, mi ne rajtas plendi); ĉiel ajn nek tio nek la anoncita veno de Perla Martinelli por iuj ekzamenoj sufiĉus por deturni min de kongresumado. Tamen fine pluraj komunikproblemoj kun la organizintoj, ĉefe la fakto ke ili kaŝis al mi la enprogramigon de Martinelli kiel preleganton, decidigis min ne partopreni tian kongreson. Por diri tion simple, mi ne deziris aperi en la sama programo kiel Perla, unu el la plej malnoblaj personoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo en kaj ekster Esperantujo (oni legu miajn verkojn La Majstro kaj MartinelliLa liturgio de l' foiro). Rezervinte jam pli frue hotelon en la urbocentro, vojaĝante kun mia edzino Chen kaj tajvana amikino, kaj renkontonte hispanan kaj tajvanan geamikojn loĝantajn en Malago, mi preferis returismi en urbo kiun mi vizitis unuafoje antaŭ pli ol dudeko da jaroj, kaj pri kiu memoris preskaŭ nenion, krom (jam tro svage) iaman viziton al la Alkazabo. En la urbocentro mi vidis neniun signon de la kongreso, nenie aŭdis esperanton... ĝis la vendredon vespere nia hispan-tajvana triopo ekpaŝis sur la strato Granada renkonte al grupeto, kie alta LKKano ĉiĉeronis al la falsrideta Martinelli. Nu, mi diskrete turnis mian rigardon al miaj agrablaj akompanantinoj por ne devi (mal)saluti la grupeton nek abrupte rompi ilian raŭmisman idilion. En du vesperoj ni ankaŭ renkontiĝis i.a. kun Liven Dek por manĝi kaj trinki-drinki-dringi. Jen bela foto de li, inda je apero en la blogo de la Esperanta Respubliko:

Laŭdire en la kongreso mi maltrafis la t.n. omaĝon al William Auld fare de senatanino Vampirelli (mi nomas ŝin tiel pro la civita obsedo vampiri kaj vulturi mortintajn E-verkistojn kiel Waringhien aŭ Auld, ne plu kapablajn respondi aŭ sin defendi); laŭdire ĝi konsistis el DVD kun ia intervjuo, en kiu Giorgio Silfer sidis en la centro de sofo, kun William kaj Meta Auld ambaŭflanke kiel kromfiguroj. Kaj tion ili nomas omaĝo! Sed, nu, mi ĉesu paroli pri la Kreteno de la Jarmilo kaj lia sekto Stultuloj sen Limoj. Jen foto de Chen kaj mi dum la dimanĉmatena vizito al la Alkazabo (bv atenti ŝian BA-t-ĉemizon, mendeblan tie ĉi):

Dum tiu ekskurseto ni renkontiĝis kun multaj kongresanoj, eĉ LKKano(j), kaj salutis ilin. Pluraj miretis aŭ min demandis pri mia nepartopreno, mi siavice rakontis pri miaj vizitoj al muzeoj kaj frandejoj aŭ al la belega urbo Rundo (hispane Ronda, arabe Runda aŭ ArRunda). Ĉi-foje nin akompanis nia tajvanmalaga gvidantino, kiu tuj trovis taŭgan nomon por ni esperantuloj: Illuminati.

Jen, resume, mia rekomendo: foje pretersaltu tutan kongreson kaj dediĉu vin plene al konatiĝo kun urbo kaj regiono kaj al senprograma kunĝuado kun viaj geamikoj.

7 comentarios:

pistike65 dijo...

Beh, estintus pli elegante-neglekte partopreni la kongreson, PRETER Martineloj kaj similaj epifenomenoj - sed chiu lau sia gusto!

amike
Istvan Ertl

Jorge dijo...

Verdire mi ne havis apartan fortan motivon por partopreni la hispanan kongreson. Iasence estis bonvena malkovro konstati, ke mi pli ĝuas miajn feriajn tagojn per senhasta vizitado de andaluza urbo en agrabla akompano (kiel mi faras en aliaj periodoj de la jaro), ol se mi enfermiĝus dum 4 tagnoktoj en la fizikan kaj idean sakstraton de kongresejo. Des pli ke nenio malhelpis min renkonti miajn kongresemajn kolegojn kaj amikojn. Por aŭskulti idiotaĵojn (kiel tiujn de Perla Vulturelli) sufiĉas al mi la novaĵoj televidaj.

Todolmundo dijo...

Ne vi, Esperanto gravas. Kaj via malutilo al Esperanto hodiauxa tute nubigas viajn verkojn kaj skolon.

Farri dijo...

Ĉiu rajtas, eĉ devas, agi kohere laŭ sia sinteno. La nepartopreno de Jorge en la kongreso estas tute respekdinda, eĉ respektenda.

Aldone, mi ege dankas al Jorge tiun blogaĵon klariganta siajn kialojn.

Mi ankaŭ tre malemas kunhavi kongresejon kun certaj homoj.

Anónimo dijo...

Mi samopinias kun Farri: se mi estus Jorge, kredeble ankaŭ mi malkongresus, pro la kondiĉoj priskribitaj de Jorge komence de tiu ĉi afiŝo.
Tamen!
Se ni havus tempomaŝinon, ni povus retroiri kaj pirate surscenigi "La Majstro kaj Martinelli" kaŭ organizi kundeklamadojn de "Liturgio de l' Foiro" kaj de aliaj poemoj Kamaĉaj! Sed eble ĉion ĉi ni faru en la unua malkongreso de la Esperanta Respubliko :-)

Se diri ion pri nia kromnomo: ĝi estas sendube trafega! (bedaŭrinde)

Jorge dijo...

Mi kutimas ne respondi al anonimuloj, des malpli al uloj sektecaj, senhumuraj, simplismaj kaj sen atomo da memkritiko kiel tiu Todolmundo.

Dankon al Farri kaj Nicola, kiuj jam respondis trafe kaj simpatie.

Cindio dijo...

Silento = akcepto
Dankon pro via voĉo.