25.12.11

pri kultur-aparteno kaj identeco

Jen vortoj de la nelge mortinta poeto Tomás Segovia kiujn mi plene subskribas, legitaj en artikolo en la hispana ĵurnalo El País:

"Hispana verkisto de la 20a jc pli 20a-jarcentas ol hispanas. Li kundividas pli kun samjarcenta ĉeĥo ol kun sia samlandano de la 15a jc. Identecoj ekzistas, tamen ne laŭrajte sed laŭfakte. Invoki diferencigan fakton kiel rajton jen kio plej malsamas je demokrateco. Tion saman invokas reĝo rilate al siaj prauloj. Fine, identeco ĉiam venigas al bomboj. Pli ol identecoj, gravas lojaloj. Kaj por lojali nepras esti libera, unika, dum identeca egalas al identa".

25.11.11

En La-Laguno, Tenerifo

Jen ni en La Laguna (La-Laguno), la iama ĉefurbo de Tenerifo...


Ĉe (bv legi la du lastajn liniojn)...


... la E-Societo de Tenerifo (ESTO), kien mi venis "reklami mian libron". Nu, ne nur mian lastan poemaron La silika hakilo:

Inter la ĉeestantoj, José Luis, bonega konanto de la flaŭro, faŭno kaj historio de la insuloj, kaj kiu venigis Chen kaj min al la duoninsulo Anaga:


Kaj jen ankaŭ mia amiko Pako Orta:


Pliaj informoj tie ĉi.

18.10.11

arto poezia

Jen poemo el mia poemaro Koploj kaj filandroj, p. 67 (vidu hispanigon tie ĉi):




arto poezia


malgraŭ la sprita sed vana diro de robert frost
poezio estas ne tio kio perdiĝas en traduko
sed tio kio restas.

rimoj
ritmo
la pejzaĝo de iu vorto
– jen la ŝminko.

bildoj
konceptoj
komparoj kaj kontrastoj
– jen la esenco.

male, neniu legus la poemon de gilgameŝ
odiseadon
poemojn de la dinastio tang
japanajn hajkojn kaj tankaojn
la robaiojn de omar’ ĥajam’.

poezio estas tio kio restas.





[PS 2019: en la dua verso mi modifis "ne estas tio" al "estas ne tio"]

8.10.11

"ir" = iri aŭ veni

En la reta paĝaro de HEF, inter la Lingvaj anguloj verkitaj de Antonio Valén por publikigo en Boletín (la bulteno de HEF) legeblas unu tia angulo verkita de mi antaŭ eble jam dek jaroj kaj temanta pri la ĝusta traduko de la hispanlingva verbo "ir". Jen iometete aktualigita versio:

La vortareto Lexicón Sopena, per kiu ni ĉiuj komencis nian vortumadon en Esperantujo, informas ke "ir" = "iri", "venir" = "veni" kaj inverse. Sed, dum ĝenerale eblas diri, ke "venir" = "veni", pri "ir" kaj "iri" la afero ne estas tiel simpla. Kiel montras la titolo, la hispana "ir", depende de la senco, egalas al du verboj en Esperanto: "iri" kaj "veni".

Mi citas la du ĉefajn subsignifojn de "venir" el la difino en Diccionario del Español Actual (konata kiel "el Seco"), de eldonejo Aguilar: "Trasladarse a o hacia el lugar en que se encuentra la persona que habla" kaj "Trasladarse a algún lugar en compañía de la persona que habla". La vortaro Clave (eld. SM) aldonas: "Llegar al lugar en que está la persona que habla". Kaj Diccionario Actual de la Lengua Española (eld. Vox) (oni atentu la adverbojn kaj ĉi ties ordon): "Caminar una persona o moverse una cosa de allá para acá".

Tia estas la uzo de "venir" en la hispana kaj "vir" en la portugala: movo al la sfero de la parolanto, movo al "yo" ("mi") kaj al "aquí" ("ĉi tie"). Por ali-celaj movoj oni uzas tiujlingve la verbon "ir".

Sed ne tiel estas en Esperanto! Sufiĉas legi la unuan, kaj ĉefan, subsignifon de "veni" en Plena Ilustrita Vortaro (kvankam mi preferas la sepan): "Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas". Jen la diferenco. La movo celas ne nur la sferon de la parolanto, sed ankaŭ tiun de la alparolato. Por ali-celaj movoj oni uzas en esperanto la verbon "iri".

Tiu tamen ne estas apartaĵo de Esperanto. Verdire tiurilate la hispana kaj la portugala montriĝas esceptoj, ĉar la regulon de Esperanto oni retrovas en multaj pliaj lingvoj, kiel la kataluna, la franca, la angla, la gemana kaj la finna.

Ekzemple, granda vortaro hispana-kataluna diras jene pri la hispana "ir": (ir a un lugar relacionado con uno de los dos interlocutores) "venir". "Iré a tu casa después de cenar" = "vindré a casa teva després de sopar". "Algún día iré a verte" = "algun dia vindré a veure't". // (acudir a una llamada) venir. "Ahora voy" = "ara vinc".

Jen kial la tri ĵusaj ekzemploj tradukiĝas tiel ĉi: "Iré a tu casa después de cenar" = "Mi venos al via hejmo post la vespermanĝo".

"Algún día iré a verte" = "Iam mi venos vidi vin". "Ahora voy" = "Mi tuj venos".

Evidente la decido pri verb-elekto povas dependi de aliaj elementoj en la kunteksto, kiel ekzemple la situo de la parolanto kaj la alparolato dum la konversacio kaj en la tempo de la priparolata ago. Ankaŭ la uzado de rekta aŭ de nerekta stilo povas influi. Samkiale, la verbojn "volver" kaj "regresar" oni devus traduki jen per "reiri", jen per "reveni", depende de tio, ĉu ili signifas resp. "refoje iri" aŭ "refoje veni".

PS 2011: Gran Diccionario Español-Esperanto (Granda Vortaro Hispana-Esperanto, 2003) jam oportune indikas tiun ĉi lingvan kaptilon jene:

"ir": iri (moverse): ir al campo, iri al la kamparo [...] // veni (a un lugar relacionado con la segunda persona): —¡ven! —¡voy enseguida!, —venu! —mi tuj venos!; mañana iré a tu casa, morgaŭ mi venos al via hejmo.

29.9.11

Tiaj homoj en Esperantujo

El komento en Libera Folio, 2011-09-29 17:47, legeble che http://www.liberafolio.org/2007/eklipsas

===

<
Kaj precize kontraŭsocia estas la daŭra konduto de s-ro Pejno en ĉi retejo kaj, laŭ-dire, en aliaj forumoj. Kiel aliaj iom pli konataj uoj, li akceptas nenian kritikon; male, li tre facil-anime kritikas la agojn de aliaj, nomas ilin fatrasaj, fuŝaj ktp, ĉiam negative kaj senapelacie; li ankaŭ, kiel oni povis atesti tie ĉi, forkondamnas tutan libron kiun li mem ne legis pro gramatika eraro trovita en citaĵo kadre de recenzo, aŭ ĉar li opinias la lingvaĵon de la aŭtoro "pseŭdo-Esperanto" (kio implicas, ke li mem ja parolas aŭ posedas la "veran" lingvon). Ofte tio kondukas lin al aĉaj insultoj; ekzemple, la fakton, ke poeto kiel Baldur Ragnarsson (kiu aĝis jam 36 jarojn kiam mi naskiĝis) recenzas favore mian 3an poemaron, s-ro Pejno resumas per la frazo ke "poetoj masturbas unu la alian" aŭ ia simile eleganta diraĵo.

Kion atendi de tia ulo? Ĉu doni al li libron por recenzo? Kredeble li avide serĉus presan aŭ gramatikan eraron por tiel tuj kaj definitive fordraŝi la kompatindan aŭtoron. En recenzo, male, oni atentu la gravajn erarojn, ne bagatelojn, kaj ĉiam kadre de la kunteksto. Dum la redaktado de ĉiu n-ro de Beletra Almanako, István Ertl kaj mi kelkfoje revizias ĉiujn kontribuaĵojn kune konsistigantajn libron ĉ. 150-paĝan, interkonsulte kaj interkonsente kun la respektiva aŭtoro, respektante lingvajn kaj stilajn preferojn... Sed ion tian, krean kunlaboradon, oni ne povas atendi de psikopato aŭ de kontraŭsocia ulo.

La problemo estas manko de empatio (jen neologismo sidanta nek en NPIV nek en ReVo, sed en la Vikipedio legeblas akcetebla difino: http://eo.wikipedia.org/wiki/Empatio ). tiaj homoj kiel s-ro Pejno ne kapablas, aŭ eĉ ne provas, rekoni sentive la argumentojn, ideojn, sentojn ktp de aliaj homoj -- nur la proprajn. Por iuj tiaj kontraŭsociuloj, ceteraj homoj estas iloj, aŭ obstakloj, aŭ preterindaj neniaĵoj. Oni do ne surpriziĝu pri tio, ke homoj kiel Pejno esence ne (plu) kapablas kunlabori kun aliaj personoj, ankaŭ ne en interretaj forumoj.

Sed ili ankaŭ ne lasas la ceterajn trankvilaj. El la zorge ŝirmata ermitejo lavangas kritikaĉoj, senspritaj ŝercoj, atakoj, insultoj, foje ankaŭ kontraŭpersonaj kalumnioj. Al mi estas klare ke mi plue restas en Esperantujo pro inercio; mi eklernis la lingvon 14-jara, antaŭ 30 jaroj, kaj nun ĝi estas parto (feliĉe ne ĉefparto) de miaj personeco kaj identeco; tamen la tradiciaj E-mitoj ("la monda lingvoproblemo" ks) ne plu interesas min (des malpli febraj deliroj kiel tiu de la t.n. E-Civito). La kompatindaj psikopatoj de Esperantujo estas same kaptitaj aŭ ankritaj de inercio, tamen ili neniam konfesos tion al si mem, des malpli al aliaj. Eble ĉar nur en Esperantujo ili sentas ke oni senpune toleras al ili ĉi-specan kontraŭsocian kondutadon.

Estus ja pli bone se ili kabeus, sed bedaŭrinde tiaj homoj estas ege obstinaj (kio tre bone kongruas kun ilia mania personeco). Se tia konduto montriĝus ankaŭ en ilia eksteresperantuja interpersona vivo, ekz. kun la familio aŭ kun amikoj (se ili entute havas unu aŭ alian), mi sincere rekomendus al ili viziti psikologon aŭ psikoterapiiston.

En Esperantujo ili almenaŭ povus fari ion pozitivan: anstataŭ perdigi ĉies tempon ĉi-forume per disĵetado de rubo kaj disvomado de siaj obsedaĵoj, ili povus dediĉi tiujn horojn al la Esperanta Vikipedio, kiun kelkaj el ili tiel senkompate kritikas. Prefere ne per verkado de propraj artikoloj (ĉar en originala verkado povus senbridiĝi la spontanaj psikopatiaj emoj), sed per redaktado, polurado aŭ kompletigado de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ per tradukado de artikoloj (ne arvikoloj!) el alilingvaj vikipedioj. Konsiderante la lingvan kompetenton kaj la nedubeblajn energion kaj tempodisponon de tiuj s-roj, en la daŭro de, ni diru, 10 jaroj, la E-Vikipedio povus iĝi unu el la plej konsultindaj kaj fidindaj.

Sed ĉio ĉi jam apartenas al la regno de revpensado...

PS: plurajn poemojn pri ĉi tiaj temoj oni trovos en mia lasta poemaro "La silika hakilo".>>

28.9.11

La silika hakilo



Ĵus aperis mia nova poemaro, jam la 5a: La silika hakilo. Pli da informoj tie ĉi.

11.7.11

Bristol - & 2

(EO) En la bristola Kor-Instituto.

(ES) En el Instituto de Cardiología de Bristol.


(EO) En Chippenham ni spektis re-prezenton de la batalo de 1643 inter reĝistoj kaj respublikistoj.

(ES) En Chippenham asistimos a la re-presentación de la batalla que tuvo lugar en 1643 entre monárquicos y republicanos.


(EO) Bele se oni povus vojaĝi de tempo al (alia) tempo...!

(ES) ¡Ojalá se pudiera viajar de un momento a otro (bien distinto)...!


(EO) Mi ŝatas la ruĝverdan flagon.

(ES) Me gusta la bandera rojiverde.


(EO) Kaj, por fini la vojaĝon, jen la bieretojn.

(ES) Y, para terminar el viaje, esas cervecitas.


(EO) Sanon kaj gajon!

(ES) ¡Salud y alegría!

Bristol 1

(EO) Ĉar ni devis flugi de Islando al Madrido tra Londono, ni decidis trajni de tie al Bristolo por viziti tajvanan familion amikan je Chen (Ziwen, David, Lulu kaj Chien). Ne multegon ni vidis en Bristolo, kaj ni ankaŭ ne tempis viziti Bath, sed almenaŭ ni sukcesis pilgrimi al Ŝtonhenĝo, kies prakatedralon ĉirkaŭas sekureca ŝnuro.

(ES) Como teníamos que volar de Islandia a Madrid pasando por Londres, decidimos coger un tren desde allí para visitar a una familia de amigos taiwaneses que viven en Bristol (Ziwen, David, Lulu y Chien). En Bristol no vimos demasiado, y tampoco tuvimos tiempo de visitar Bath, pero por lo menos pudimos acercarnos a Stonehenge, cuya primitiva catedral la rodea un cordón de protección.


(EO) Feliĉe en Avebury mi povis senbridigi miajn plej sovaĝajn instinktojn...

(ES) Por suerte en Avebury pude dar rienda suelta a mis instintos más salvajes...


(EO) ... kaj same Chen siajn.

(ES) ... igual que Chen los suyos.


(EO) Ni vidis ankaŭ alian ŝtonan monumenton, en Salisbury.

(ES) Vimos también otro monumento pétreo, en Salisbury.


(EO) Kaj Castle Combe, laŭdire la plej bele oldan vilaĝon en Anglujo.

(ES) Y Castle Combe, el pueblo antiguo más hermoso de Inglaterra, según dicen.

9.7.11

Islando / Islandia - kaj/y 5


(EO) La Salmorivero enfluas la Balenfjordon, kiun ni decidis laŭveturi survoje al Aranes anstataŭ tuneli subakve (aŭ subakvi tunele).

(ES) El Río de los Salmones desemboca en el Fiordo de las Ballenas, que decidimos recorrer camino de Akranes en vez de utilizar el túnel bajo el agua.


(EO) Fone, kirko...

(ES) Al fondo, una iglesia...


(EO) ... kaj, ĉefurbe, framasonejo.

(ES) ... y, en la capital, un "templo" (¿?) masónico.


(EO) Fine, refoje ĉe Thórey kaj Baldur kun unu el iliaj gefiloj, kaj kompreneble ankaŭ kun Nicola, nia ĉiĉerono dum tiuj tagoj.

(ES) Por último, de nuevo en casa de Thórey y Baldur con uno de sus hijos, y por supuesto también con Nicola, nuestro guía durante esa semana.


(EO) Jen mi sidas sur la dezirfotelo de Baldur apud lia ĉina bofilino. Divenu kion mi deziris: reiri baldaŭ Islandon!!!

(ES) Aquí estoy sentado en el sillón de los deseos de Baldur junto a su nuera china. Adivinad cuál fue mi deseo: ¡¡¡volver pronto a Islandia!!!

Islando / Islandia 4

(EO) Kontinentoj distanciĝas... kaj ekestas Gullfoss. Kaj fotado, kiel poezio, provas kapti la momenton.

(ES) Los continentes se distancian... y nace Gullfoss. Y la fotografía, como la poesía, intenta capturar el momento.


(EO) Survoje ni haltas por saluti novajn amikojn...

(ES) En el camino hacemos una parada para saludar a nuevos amigos...


(EO) ... kaj por ĵeti rigardon en la faŭkon de eta vulkano aŭ (kiel diras islandanoj, finnoj, ĉinoj, tajvananoj kaj japanoj) fajromonto, malpli konata ol la petolema Eyjafjallajökull (kies nomo signifas "glaĉero de la montoj de la insuloj).

(ES) ... y para asomarnos a la boca de un pequeño volcán o (como dicen los islandeses, finlandeses, chinos, taiwaneses y japoneses) monte de fuego, no tan conocido como el Eyjafjallajökull (cuyo nombre significa "glaciar de las montañas de ls islas").


(EO) Antaŭ ol reveturi al Rejkjaviko, ni iras al la sudmarborda vilaĝo Eyrarbakki por...

(ES) Antes de volver a Reykjavík bajamos a la localidad costera de Eyrarbakki, en el sur, para...


(EO) ... ĝui tre bongustajn fiŝaĵojn.

(ES) ... disfrutar de estupendos platos de pescado.

Islando / Islandia 3

(EO) Nia lu-aŭteto (Chen stiris).

(ES) El cochecito que alquilamos (conducía Chen).


(EO) Eble la valo Thingvellir (kie kunvenis la unua asembleo de la islandaj vikingoj) impresos pli se oni konscias ke ĝin plu formas la disiĝo de la azi-eŭropa kontinenta plato disde tiu amerika je rapido de kelkaj milimetroj jare.

(ES) Quizás impresione más el valle de Thingvellir (primer lugar de asamblea de los vikingos islandeses) si se piensa que lo sigue formando la separación de la placa continental euroasiática de la americana, a la velocidad de unos pocos milímetros al año.


(EO) Jen hrojno aŭ solidiĝinta lafo (el la islanda hraun, pr. hrojn). En la islanda, lafon oni nomas "flua hrojno" (kvazaŭ, manke je vorto por akvo, ni nomus ĝin "flua glacio").

(ES) Lava solidificada o hraun (pr. jroyn). En islandés, a la lava se la llama "hraun líquido" (como si, a falta de una palabra para el agua, la llamásemos "hielo líquido").


(EO) Ĉar Geysir, donanta nomon al ĉiuj gejseroj, jam ne plu ŝprucas regule, ni vizitis la apudan Strokkur, laŭdire pli modestan...

(ES) Como Geysir, que da nombre a todos los géiseres, ya no brota con regularidad, visitamos el muy cercano Strokkur, más modesto según dicen...


(EO) ... sed akuratan ĉiun 6an aŭ 8an minuton.

(ES) ... pero puntual cada 6 ó 7 minutos (pongo 7 y no 8 para darme el gusto de acentuar la conjunción "o", diga lo que diga la RAE).


(EO) Islando surfacas kvinonon de Hispanujo, kaj per ĝia vulkana aŭ fajromonta energio varmiĝas nuntempe la akvo venanta al la kranoj de islandaj hejmoj, kiel tiu de Nicola aŭ tiu de Thórey kaj Baldur.

(ES) Islandia tiene un quinto de la superficie de España, y con su energía volcánica se calienta en la actualidad el agua de los grifos de los hogares islandeses, como el de Nicola o el de Thórey y Baldur.

Islando / Islandia 2

(EO) Plej bone estis renkonti oldajn kaj novajn amikojn... Verdire mi funde pretigis min por la vojaĝo legante esperantigojn de plej gravaj verkoj de la islanda literaturo (la sagaon de Njal, Edda, la romanon "Sendependaj homoj" de Laxness, poemarojn...), "Letters from Iceland" (leteroj el Islando) de Auden kaj MacNeice kaj la poemojn de mia amiko Baldur...

(ES) Lo mejor fue el encontrarse con viejos y nuevos amigos... La verdad es que me había preparado a conciencia leyéndome traducciones al esperanto de las obras más importantes de la literatura islandesa (saga de Njall, Edda, la novela "Hombres independientes" de Laxness, libros de poesía...), las "Letters from Iceland" de Auden y MacNeice y los poemas de mi amigo Baldur…


(EO) En Rejkjaviko gastigis nin amiko kaj poeto, la junega italo Nicola Ruggiero. Jen ni en lia kuirejo. Sube, kun Chen en la Blua Lageto (Nicola ŝerce nomis la blankan ŝmiraĵon balena ĉuro [ne spermaceto]).

(ES) En Reykjavík nos alojó un amigo y poeta italiano y muy joven, Nicola Ruggiero. Aquí estamos en la cocina de su casa. Abajo, con Chen en la Laguna Azul (Nicola llamaba en broma al ungüento ese blanco "lefa de ballena" [no "espermaceti"]).


(EO) Ni tri en restoracio. Cetere, kaj se paroli pri prezoj, plaĉis tio ke islanda krono samvaloras je la iama hispana peseto (1€ = 164-166 ISK), kvankam verdire nun, pli ol alporti iom da utilo, la vido de tiaj pasntjarmilaj prezoj fakte misgvidis miajn kalkulojn.

(ES) Los tres en un restaurante. Por cierto, y a propósito de precios, tampoco esta mal lo de que la corona islandesa tenga prácticamente el valor de las antiguas pesetas (1€ = 164-166 ISK) aunque tengo que reconocer que a estas alturas, más que servirme de algo, ver esos precios de "Cuéntame" en realidad me desorientaba.


(EO) Kun kaj ĉe Baldur Ragnarsson, la plej granda vivanta poeto en esperanto.

(ES) Con y en casa de Baldur Ragnarsson, el mayor poeta vivo en esperanto.


(EO) Chen kaj mi kun Thórey kaj Baldur, ĉe-table.

(ES) Chen y yo con Thórey y Baldur, a la mesa.


(EO) Jen frazo de Giuseppe Grattapaglia: "esperantistoj vizitas ne ŝtonojn sed homojn".

(ES) En palabras de Giuseppe Grattapaglia, "los esperantistas no visitan piedras sino gente".

Islando / Islandia 1

(EO) Islando tre plaĉis al ni, kvankam ni pasigis tie nur 5 tagojn, pleje en la ĉefurbo. Ni diru ke, profitante viziton al du amikoj en Rejkjaviko, ni ankaŭ lu-aŭtis dum 2 tagoj por vidi, senhaste kaj senpreme, la t.n. Oran Cirklon (Thingvellir, la akvofalon Gullfoss kaj gejserojn) kaj la marbordan regionon proksiman al Sellfoss (la unuan tagon), kaj la Bluan Lageton kaj la fjordon de Akranes (la duan), simile al eksterlandano kiu, veninte Madridon, jen ekskursus al Segovio kaj Toledo aŭ Kuenko.

(ES) Islandia nos ha gustado mucho, aunque sólo pasamos allí 5 días, la mayor parte del tiempo en la capital. Digamos que, aprovechando que fuimos a visitar a un par de amigos en Reykjavík, también alquilamos un coche durante 2 días para ver, sin prisas y sin agobios, el llamado Círculo de Oro (Thingvellir, catarata de Gullfoss y géiseres) así como la zona costera cercana a Sellfoss (el primer día), y la Laguna Azul y el fiordo de Akranes (el segundo), algo así como si un extranjero viniera a Madrid e hiciera un par de excursiones a Segovia y Toledo o Cuenca.


(EO) Ni havis belegan veteron dum la 5 tagoj. Mi aĉetis ĉiajn vestojn kontraŭ frosto, vento kaj pluvo - kaj poste pasigis la tutan tempon T-ĉemize, kiel kutime. Surteriĝante mi sentis impreson kvazaŭ mi venus al Lanzaroto aŭ suda Tenerifo, kun tia vulkane roka pejzaĝo nuda sub la suno de la tagoj antaŭaj al la somera solstico. Jen foto de la ĉefurbo (supre) kaj plia de vido el la turo de la katedralo (sube).

(ES) Tuvimos un tiempo estupendo los 5 días. Yo me había comprado camisetas térmicas, un forro polar finito y una chupa impermeable de jugador de golf en Decathlon... y luego anduve todo el tiempo en camiseta de manga corta, como de costumbre. Al aterrizar me parecía estar llegando a Lanzarote o Tenerife Sur, con ese paisaje rocoso volcánico desnudo bajo el sol de los días anteriores al solsticio de verano. Aquí tenéis una foto de la capital (arriba) y otra de la vista desde lo alto de la catedral (abajo).


(EO) En la anglosaksaj kaj skandinavaj landoj, la somera solstico estas ne la komenco sed la mezo de la somero. Jen la suno en unu tia nokto, je la 3a atm.

(ES) En los países anglosajones y escandinavos, el solsticio de verano marca no el comienzo sino la mitad del estío. Aquí vemos el sol en una de esas noches, a las 3 a.m.


(EO) Aŭte meznokte. / (ES) En el coche a medianoche.


(EO) Kaj sunsubiro ĉe la lumturo de Seltjarnarnes, tre proksime al Rejkjaviko.

(ES) Y una puesta de sol junto al faro de Seltjarnarnes, muy cerca de Reykjavík.

4.6.11

kun Kim en Madrido / con Kim en Madrid 2


Improvizita koncerto en la placo Santa Ana. / Concierto improvisado en la plaza de Santa Ana.




Varma ĉokolado kun tubobenjetoj kaj klabobenjetoj en la ĉokoladejo San Ginés. / Chocolate caliente con churros y porras en la chocolatería San Ginés.




Laste, plia akordiona koncerteto en kebabejo de la strato Montera. / Por último, otro conciertico de acordeón en una kebabería de la calle Montera.

Dankon, Kim! Kaj rebonvenon al Madrido! / ¡Gracias, Kim, y bienvenido de nuevo a Madrid!

kun Kim en Madrido / con Kim en Madrid 1


Nia amiko kaj akordionisto Kim, el Kopenhago, venis al Madrido kelkajn tagojn i.a. por vidi persone la kampadejon 15.5 en la Sunporda Placo. Jen li kaj mi sur trinkeja teraso kun Miguel, granda amiko kaj granda poeto. / Nuestro amigo y acordeonista Kim, de Copenhague, ha venido a Madrid para ver, entre otras cosas, el campamento 15-M de la Puerta del Sol. Aquí estamos él y yo en la terraza de un bar con Miguel, gran amigo y gran poeta.


Post kiam la polico "purigos kaj normaligos" la placon, kiom da tempo devos pasi ĝis ni revidos tiom da slogan-afiŝoj? / Una vez la policía haya "limpiado y normalizado" la plaza, ¿cuánto tiempo habrá de pasar hasta que volvamos a ver tantos carteles y pancartas?


En informa stando de la kampadejo ni malkovris kaj renkontis Santiagon, el Kolombio, kiu ankaŭ parolas esperanton. / En un puesto de información del campamento descubrimos y encontramos a Santiago, de Colombia, que también habla esperanto.


Fine kuniĝis al la grupo mia amiko Paco (prononcu Pako), saksofonisto, kiu poste akompanis Kimon al spontankoncertomarmelado. / Por último se nos unió al grupo mi amigo Paco (en esperanto "paco", que se pronuncia [pátso], significa "paz"), que luego acompañó a Kim a una jam session.


Sanon kaj revolucion, muzikon kaj poezion! / ¡Salud y revolución, música y poesía!