31.10.12

3 E-aranĝoj en Hispanujo en 2013

MARTO - MADRIDO

La 9a Iberia Renkontiĝo (IR) okazos en Madrido de la 15a ĝis la 17a de marto. Jen la retpaĝo kun la programo, aliĝilo ktp. Kaj jen iom freneza invito partopreni.

http://esperanto.es:8080/IberiaRenkontigho/



MAJO - ZARAGOZO

La 72a Hispana E-Kongreso okazos en Zaragozo, de 3a al 5a de majo.

Informado:
Aliĝo:
http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/aligxo




JULIO/AŬGUSTO - MADRIDO


La 86a kongreso de SAT okazos de 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto en Madrido. Jen ligiloj: 

16.8.12

sunmakulo / mancha solar

perfektan vundas diskon
viviga sunmakul'

[el disco hiere perfecto
una vivífica mancha solar]



26.7.12

Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo

"Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo"


Hazarde la monda objekto Esperanto iam kaptis Vilhelmon Auld kaj Johanon Régulo kaj devigis ilin esti esperantistoj.

Citaĵo el
Amble kun William Auld, de Juan Régulo Pérez (legebla en Rikolto kaj En barko senpilota).


De svage longa tempo mi enuas
pri la plejparto de Esperantujo,
pri ĝiaj tedaj solvoj, aranĝoj kaj novaĵoj
kaj 125aj jubileoj oscedigaj preskaŭ ĝis invito al kabeo.

La nudan lingvon mem mi ŝatas, sed tedas min batali
kontraŭ la lingvaj taleboj* esperantaj,
aŭ kontraŭ tiuj kelkaj apartuloj, kiuj psike aŭ taktike
el siaj multaj eblaj mioj hipertrofias sole unu
en maskon aŭ statuon
por fari ĝin laŭdinda kaj impona
ne nur al la ceteraj, sed propre al si mem
kun la pracelo kuraci oldan vundon.

Tamen, iasence,
ankaŭ multaj el ni paralele kondutas
pri Esperanto kaj Esperantujo,
kvazaŭ delire,
donante al la lingvo kaj afero
pli da grando kaj gravo
ol al multegaj plej diversaj mondaj ioj;
vidante ĝin tra lenso trograndiga,
kaj tra ĝi mem la buntan mondon
kiel tra torda prismo.

Ĉar, malgraŭ niaj karaj mitoj kaj sloganoj,
Esperanto estas ja afer’
de la jarcentoj deknaŭa kaj dudeka…

Kaj la lingva diverso
(kiun multaj el la niaj anatemas je problemo)
per si mem neniel pravigas aŭ klarigas
kiom da tempo mi kaj vi
kaj la menciitaj stranguloj kaj ĝenuloj,
kaj la multaj valoraj homoj de Esperantujo, ĉu konataj, ĉu anonimaj,
– kiom da tempo ni ĉiuj dediĉadas al la lingvo zamenhofa.

Jen do mi sentas emon verki ĉi eseon en versoj blankaj
aŭ poemon sen rimoj**,
ĉar estas en tiu sindediĉo
nenia proporci’.

Ni ja devus, ĉu ne?, enverŝi multe pli da horoj,
da energio, mono kaj neŭronoj
en bataladon kontraŭ la kapitalismo spekula,
kontraŭ masklismo kaj rasismo nunaj,
kontraŭ la protea, prometea stultoj de l’ homaroj.

Kial tamen ni tiom esperantumas?
Tutsimple,
ĉar ni estas
kaptitaj.

Kaptitaj ne denaske, sed de la frua (aŭ la dua) adolesko,
kiam eksentiĝas interes’, entuziasmo
por plej diversaj umoj en la kosmo, en la mondo;
kiam hobioj, ŝatoj, alvokiĝoj disburĝonas;
kiam verva gimnazian’ ekverkis himnon en praformo de nia lingvo.

Ni tiom esperantumas, do,
pro inercio.
Ĉar ni faris iam el Esperanto parton de nia vivo,
implikis nin en reton de translingvaj geamikoj,
sed ankaŭ da rutinoj agaj, volaj, vortaj,
pelante nin en kaĝon netuŝeble,
agrable seneskapan.

Jes, Esperanto, afero de l’ jarcentoj
deknaŭa kaj dudeka…
Sed al ĉi lasta apartenas ankaŭ
ĵaz’ kaj atombombo,
kaj la krista erao mem estas afero
de la centjaroj sesa, sepa, oka…

Aliflanke,
mi estas
kaptita
ankaŭ de verkem’, de poezio
ĝenerale (ne nur tiu esperanta).

Jen tamen mi praktike, fakte verkas
por maksimume kvindeko da leguntoj
– sed ĉu poezi’ ne devus esti
esence universala, adresiĝi
potenciale al ĉiuj eblaj mondoj kaj transcendi
la lingvojn denaskajn?
Kontraste, senton mi havas kvazaŭ mi nur ĉizus
rongorongajn*** signojn sur dolmenon
futuren sepultendan.

Imageble
neniu tre bedaŭrus aŭ rimarkus
se unu tagon mi kabeus kaj, rezulte, verkus plue nur
en la lingvo de l' hispanoj…

Sed, verdire, min tenas kaj katenas
al ĉi damna afer’ tria motivo:
pluraj homoj brile junaj,
novaj, inteligentaj, belaj, simpatiaj,
entuziasmaj kontaĝe kaj kur-aĝe
pri Esperanto kaj verkado, pri verkem’ en Esperanto.
Ja kun ili, kun vi!, mi plej volonte kundividos
miajn emojn
(kaj poemojn)
anstataŭ forsendi ĉion ĉi al merd’ aŭ mil diabloj.

Jen, resume,
ne plend’ aŭ pledo al la anoj
de ĥimeraj gent’, popol’, nacio, kulturo esperantaj,
sed cirkuler’ per-versa al rondo samhobia
per kiu bardo veterana proklamas pufavorte
sian nedemision, restemon, malkabeon,
senracie,
pro obstino kaprica.

Kaj tamen, tamen…


Jorge Camacho
26.7.2012

* talebo: 1. Studento. 2. Studento de iu aŭ pluraj islamaj religiaj sciencoj. 3. Ano de politika movado, konata kiel talebismo aŭ talebarismo, kiu strebas al starigo de diktatoreca, terora reĝimo por apliki pretendate islamajn regulojn en la publika kaj privata vivoj de la regata socio. (Islama Vortaro, islama-vortaro.blogspot.com.es).
** Jen par’ da rimoj tamen, en tre diskreta noto,
por ke kontentu ogro, pedant’ aŭ idioto.
*** rongorongo: nomo de la ĝis nun nemalĉifrita indiĝena skribsistemo de Pask-insulo.

PS (3.8.2012): Reviziante la poemon mi forigis senbezonajn n-finaĵojn post "kontraŭ", kaj ŝanĝis (lingvo) "hispana" al "de l' hispanoj" kaj "Jen kun ili" al "Ja kun ili" (sekvastrofe reaperas "jen").

24.6.12

Pri "denaskismo"

Pri "denaskismo":

Efektive, mi volas diri nur ke "[denaskuloj] ne havas elstaran lokon" en Esperantujo. Fakte, kiel tre bone argumentis Ken Miner, "denaska" ne egalas al "indighena parolanto" (naci-lingve 'native', 'nativo' ktp): http://www.airbits.com/[…]/lingvistiko.html

Jen miaj du publikigitaj opinioj pri la temo:
 
Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio, sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos paŝi de denaskismo al naskismo?
 
[el La liturgio de l' foiro: http://www.gutenberg.org/ebooks/23586]
 
Ni povus paroli ĉi tie, parenteze, pri denaskaj parolantoj de esperanto. Oni povas legi en la esperanta Vikipedio , ke “ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj”; kaj ke “male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito, kiu pro sia avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn”. Kiel konfirmis al mi juna kroata denaskulino dum ege interesa vespermanĝa konversacio en septembro 2008 en Madrido, multaj denaskuloj suferas krizon rilate esperanton ĉirkaŭ sia 16-a vivojaro; demandinte sin, ĉu ili mem lernintus la lingvon aŭ venus al la afero esperanto se ne pro la gepatroj, ili plej ofte respondas al si, ke ne; multaj el ili ne sentas la esperanto-kulturon sia kulturo, aŭ tute ne konas ĝin. Koncerne la lingvouzon, kiel skribis Ken Miner en la tre atentinda artikolo “La neebleco de priesperanta lingvoscienco” , oni ne konfuzu la terminon “denaska parolanto” kun “indiĝena parolanto”, t.e. parolanto lerninta sian lingvon “ne precipe de siaj gepatroj aŭ la ekvivalento, sed precipe de iom pli aĝaj aliaj infanoj en vivanta parolkomunumo”: “La rezulto estas, ke por Esperanto (iu ajn sukcesa planlingvo suferus la saman sorton) ne ekzistas normaro por gramatikeco kaj por signifoj komparebla kun la indiĝenaj parolantoj, kiuj tiel servas ĉe la etnolingvoj”; pli konkrete: “Mi post tiam kaj antaŭ tiam legis sufiĉe multon en Esperanto, ĉiam preferante originalajn verkojn, kaj en preskaŭ ĉiu verko, mi trovis minimume du-tri partaĵojn, kies intencitan signifon mi ne tutklare vidis. Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas ‘esprimi ĉion’ (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas” . En Esperantujo, la lingvan normon (aŭ la konkurencajn lingvajn normojn) difinas ne la ekstreme malhomogena lingvaĵo de la denaskuloj, sed tiu (aŭ tiuj) de la verkistoj, personoj “kiuj plejparte elektis lerni ĝin” , en multaj kazoj fervore kaj febre en sia infanaĝo aŭ adolesko. Stranga popolo tio estus, ĉu ne?

(Oni permesu plian parentezon. Sur p. 21-22, Tonkin citas opinion de Jouko Lindstedt pri la estiĝo de la esperanto-kulturo origine kiel epifenomeno: “Mi rigardas la Esperantan kulturon kiel emerĝan fenomenon. Tio signifas: la movado por la lingvo kreis ĝin, celante krei ion alian; kaj poste tiu nova fenomeno komencas retrokuple influi sian kreinton, la movadon. Ekzistas multaj fenomenoj en la mondo, kiujn oni povas nomi emerĝaj. La homa konscio estas tia: en certa stadio de la evoluo la elektrokemia funkciado de la homa cerbo estigis konscion, kiu ekde tiam influas la homon mem, tiel ke tiu ne plu estas subigita nur al siaj instinktoj. Tamen, la cerbo neniam celis iĝi konscia.” Tre interese, sed mi konsentas kun Tonkin pri tio, ke jam de la komenco, de la unuaj poemoj de Zamenhof, la esperanta literaturo estis “parto de konscia programo”, daŭrigota de ĉeno de verkistoj kaj nedisigebla de la lingvo mem. Kontraste, oni povas ja diri, ke la ekzisto de denaskaj parolantoj de esperanto estas epifenomeno aŭ emerĝa fenomeno: malgraŭ la unuopulaj opinioj aŭ deziroj de Zamenhof, neniam estis konscia programo tiurilate; la ekzisto de denaskuloj, kvankam statistike neevitebla, estas fakto ne esenca sed akcidenca, akcesora por la vivo kaj pluvivo de nia lingvo.)
 
[el mia eseo en http://katalogo.uea.org/index.php?inf=8356]

Cetere, Zamenhof mem estis adoleskanto kiam li prezentis al siaj junaj kamaradoj la unuan Praesperanton...

El:

http://www.liberafolio.org/2012/fruaj-lernantoj-en-pintaj-postenoj#1340524323


12.6.12

Leopoldo la 2a de Belgujo


Leopoldo la 2a de Belgujo

(1835-1909)

Brusela placo:
sur nigra bronzĉevalo,
aplombe sida
statu’ de Leopoldo,
la genocida
reĝo belga 
                 kaj konga
magnato,
masonisto,
apostolo de morto.

foto de M0tty
(legu tie ĉi la hispanigon de ĉi poemo)

24.5.12

Ne tuŝu al mi la kojonojn...

Carlo Minnaja

Ne tuŝu al mi la kojonojn
per via afablo ĝisnaŭza
aŭ, fakte, senviva formalo
de homo kun feblaj principoj
per kiuj vi varme subtenas
kolege kun talpa Korĵenkov
geparon da blufaj amikoj
(delire ĉikanaj kaj pucaj)
sen ajna kritik’, malhoneste;
de hom’ kiun vake obsedas
postenoj, titoloj, diplomoj
negrave ĉu nure fantomaj
krom, mem-evidente, la propraj;
kaj kiam riproĉon vi aŭdas
aŭ vorton banale malprudan,
infane post helpon vi kuras
de grava sinjor’ advokato.
Ne tuŝu al mi la kojonojn.


 
[Publikigita en En la profundo, Mondial, Novjorko, 2013]

16.4.12

Motivoj por jubili

Ho, dioj, protektu nin kontraŭ goriloj,
kontraŭ ĉimpanzoj kaj bonoboj,
kontraŭ orangutangoj,
kiuj nin senigas je vivejo,
kiuj nin kondamnas al vivaĉo en urboj neloĝindaj!

Longan vivon, ho!, al la olda reĝ’ hispana,
kiu ĉasas (tio estas: plezurmurdas) elefantojn,
la solajn bestojn, krom ni homoj, povantajn prifunebri mortinton samspecian!

Bonvenon al la japana haven-urbeto Tajĵi,
kie homoj kaŝe kaptas ĉiujare junajn delfeninojn
kaj forvendas ilin kiel sklavojn al mensogaj amuzparkoj akvokaĝaj
(ne konfuzu kun rideto delfenbuŝon fikse kurban),
dum delfenojn senprofitajn oni simple amasbuĉas!

Hura!
Hosana!
Haleluja!







Fotoj: 1 - 2 - 3
Legu la saman poemon hispane tie ĉi

7.4.12

Du geamikoj nuptas

Marga kaj Franco nuptas, kaj mi, tiumotive,
sentis emon deklami poemon leĝertonan
pri la eterna amo aŭ pri la geedziĝo
sen estigi panikon aŭ, pli probable, honton
inter vi, karaj gastoj kaj spozo kaj spozino,
tamen, post kelka serĉo, la poemoj trovitaj
el Ĝibrano, Tagoro aŭ Rafael Alberti
impresis al mi mole aŭ kliŝe-puce-kiĉe
kun tiom da scintiloj, salikoj kaj zefiroj.
Prefere, kamaradoj, mi mem poemon verku,
mi pensis, kaj tujtuje mian kapon envenis
la paro Tero-Luno, kie la dua ano
ne tutsole orbitas ĉirkaŭ la an’ unua
estiel satelito aŭ ŝpico dorlotinda,
ĉar fakte ambaŭ giras ĉirkaŭ komuna centro
laŭpeze troviĝanta en nia hejma Tero,
ne kiel kuzoj, fratoj, sed kiel du unikaj
geamantoj plektitaj en harmonia tango
milionjare aĝa, de pokaj perceptata,
sed de kiu dependas la vivo kaj la tajdoj.
Ĉu, karaj, mi troigas per ĉiuj ĉi komparoj?
Ni memoru pri homoj ne vidantaj la stelojn…
Mi diru, min-defende, ke antaŭ kelka tempo
mi turnis la rigardon al la pozitronio,
simila par’ momenta de l’ kosmo subatoma.
Sed eble vi preferas aŭ trovas pli konvena
imagi konkretaĵon tuŝeblan kaj proksiman,
ekzemple du perfektajn tempestojn de l’ tropikoj,
du potencajn tajfunojn easte ol Formozo,
kiuj fortojn, elanojn kaj volojn kontribuas
en unu sinbrakumon enorman oceane.

Resume, geamikoj, Franco kaj Marga nuptas,
okazo oportuna por ke ni nun plenigu
per vino niajn glasojn kaj kune tostu, trinku.

10-19.2.2012
[alklaku tie ĉi por legi la saman poemon hispane]



Notoj

* Ĉi poemon, verkitan hispanlingve je 10-11.2.2012 por la nupto de du geamikoj, mi reverkis esperante je 19.2.2012. La nomon de la viro oni prononcu [franko].

* spoz(in)o: vir(in)o tuj edz(in)iĝonta, nun edz(in)iĝanta aŭ ĵus edz(in)iĝinta (Neologisma glosaro, Nepivaj vortoj).

* Ĝibrano: Ĝibran’ Ĥalil’ Ĝibran’, 1883-1931; Tagoro: Robindronath Tagor (bengallingva formo Robindronath Thakur, laŭ angla literumo Rabindranath Tagore), 1861-1941; Rafael Alberti, 1902-1999.

* pozitronio: kvazaŭstabila, efemera kombino de pozitrono kun elektrono (el la poemaro Saturno).

* easte ol: en loko pli easta aŭ orienta ol; la alian signifon de la ambigua “easte de” oni esprimu per “easte en”: Tajtongo situas easte en Tajvano.

7.2.12

dulingvaj blogaĵojn

Pliajn dulingvajn blogaĵojn pri vojaĝoj ktp vi trovos en mia hispanlingva blogo.