24.5.12

Ne tuŝu al mi la kojonojn...

Carlo Minnaja

Ne tuŝu al mi la kojonojn
per via afablo ĝisnaŭza
aŭ, fakte, senviva formalo
de homo kun feblaj principoj
per kiuj vi varme subtenas
kolege kun talpa Korĵenkov
geparon da blufaj amikoj
(delire ĉikanaj kaj pucaj)
sen ajna kritik’, malhoneste;
de hom’ kiun vake obsedas
postenoj, titoloj, diplomoj
negrave ĉu nure fantomaj
krom, mem-evidente, la propraj;
kaj kiam riproĉon vi aŭdas
aŭ vorton banale malprudan,
infane post helpon vi kuras
de grava sinjor’ advokato.
Ne tuŝu al mi la kojonojn.


 
[Publikigita en En la profundo, Mondial, Novjorko, 2013]

2 comentarios:

Carlo Minnaja dijo...

Ĉu ne hontinde vulgara? Ke mi estas afabla, jes ja mi estas, kaj tion ĉiuj ŝatas kaj aprezas. Mi ĝojas, ke Jorge Kamacho agnoskas mian bonan kvaliton; ke li ĝin tordas al malbona, nu, lia afero. Mi ĝojas havi ĉies estimon, sed ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Jorge dijo...

"Pedicabo ego vos et irrumabo..."

Katulo, poemo 16

https://en.wikipedia.org/wiki/Catullus_16